×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Subtilaj influoj direktas nian pensadon (4)

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (4)

Sentema pri vetero

Ke ni dum bela vetero ĝenerale fartas pli bone ol dum pluvaj tagoj, tio ne estas granda surprizo. Jam malpli kompreneble estas ke atmosferaj fenomenoj influas objektivajn decidojn. Analizoj de la akcikurzoj pruvas, ke la kurzoj inter 1927 kaj 1997 plialtiĝis pli je sunbrilaj tagoj ol dum pluvaj, nubaj aŭ neĝaj tagoj - la vetero evidente influas la taksadon kiuj entreprenoj prosperos. Lunde kiam la borsaj makleroj eble estas malbonhumoraj pro la fino de la semajnfino, tiam kutime la akcikurzoj falas, sed malpli dum sunbrilaj lundoj. Ekonomikistoj de la universitatoj de Miĉigano kaj de Kalifornio krome trovis konfirmon por tiu fenomeno mondvaste en borsaj lokoj: en Helsinki, Kuala Lumpuro, Sidnejo kaj ankaŭ en Vieno.

Konstruaĵoj en kiuj ni restadas, evidente same formas nian pensadon - tio estas temo pri kiu okupiĝas la ankoraŭ juna disciplino de arkitektura psikologio. Tiel psikologino de la universitato de Minesoto povis en la jaro 2007 konstati en eksperimento influon de la plafona alteco pri nia pensado. Se la ĉambroj estis malaltaj, la testpersonoj solvis pli rapide anagramojn kiuj enhavis vortojn kiuj ligiĝas kun malvasteco. Aliflanke la testantoj en altaj ĉambroj aparte bone kapablis solvi enigmojn kies solvoj rilatis al la temo libereco. La psikologino interpretis la rezulton tiel ke altaj ejoj donas la senton de libereco. Laŭ ŝi homoj en malavare grandaj ejoj krome pensas en pli grandaj kuntekstoj.

Grupa dinamiko

Kiel konate homoj en orientaziaj landoj sentas alie ol homoj en la okcidento - nome pli kolektivece ol individuece. Tio esprimiĝas ekzemple en tio ke okcidenteŭropano perceptas sin en malvasta amikeco plue kiel individuo, dum en Koreio aŭ Ĉinio homoj kredas ke niaj identecoj ne troviĝas en klaraj limoj sed transiras unu al la alia - oni estas parto de io pli granda. Tion povis konstati usona socipsikologo jam dum la 1950-aj jaroj. Li konceptis simplan eksperimenton: Testpersonoj devis identigi inter pluraj linioj tiujn kun sama longeco. La respondo facile troviĝis, sed se oni informis la testpersonojn ke la plimulto de la aliaj partoprenantoj elektis alian (tamen malĝustan) linion, ili ŝancele malcertiĝis. 30 procentoj el usonaj testantoj tiam ŝanĝis sian opinion, en Japanio tion faris aliflanke 50 procentoj.

Tamen kulturaj ŝtampiĝoj ne estas ĉizitaj en ŝtono. Psikologo de universitato de Novjorko antaŭ kelkaj jaroj konstatis ke hodiaŭ multaj usonanoj familiariĝis kun la koncepto de Jin kaj Jang el la taoismo. Tiu koncepto baziĝas sur la supozo ke la mondo estas markita de kontraŭecoj kiel vira kaj virina, aŭ tago kaj nokto, kiuj unu al la alia troviĝas en daŭra tensio. Ekipita per tiu supozo la psikologo petis blankajn averaĝajn usonanojn en centra distrikto de Novjorko plenigi enketilon kiel ili investus 1000 dolarojn. Je la tempo de la enketo, nome antaŭ la financa krizo en la jaro 2008, la akcikurzoj plialtiĝis kaj la enketitoj supozis ke tio daŭros. Do ili fervore investis. Se tamen la enketanto portis T-ĉemizon sur kiu vidiĝis malgranda Jin- kaj Jang-simbolo, tiam ŝanĝiĝis la sinteno de la enketitoj. Iliaj respondoj subite montris taoisme markitan vidon de la aferoj. Laŭ tio la akcikurzoj denove falos kaj tial la enketitoj investis signife malpli. "Hodiaŭ ni konfrontiĝas pro vojaĝoj, interreto kaj tuttera amuzindustrio al signife pli da kulturaj influoj", diras la psikologo. "El tio ni ne povas eskapi, kaj tio subtile ŝanĝas nian pensadon". Mi povas aldoni ke la kultura interŝanĝo inter esperanto-parolantoj same influas ilian pensadon direkte al monda amikeco kaj harmonio.

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (4) Subtle influences direct our thinking (4)