×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Subtilaj influoj direktas nian pensadon (3)

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (3)

Laŭkasta pensado

En la kampara gubernio Hardoj en Utar Pradeŝo kiu estas la subŝtato de Hindio kun la plej granda loĝantaro, la tradicia kasta sistemo ŝajnas esti abolita. Laŭ ekstera aspekto la tie vivantaj familioj apenaŭ distingiĝas, ĉu ili nun apartenas al la kasto de la milituloj, de la braĥmanoj aŭ de la netuŝebluloj. La kaŭzo por tio estas la vasta malriĉeco. Ĝi diktas kiujn vestaĵojn homoj portas, kie ili loĝas, kion ili manĝas. Malriĉeco estas la granda egaliganto, sed ĝi estas eĉ pli, kiel konstatis ekonomikistoj de la Monda Banko en studaĵo: Ankaŭ en la inteligentectestoj ĉe pli ol 500 lernejaj knaboj ne troviĝis menciindaj diferencoj - ĝis ne malkovriĝis la aparteno de la infanoj al kasto. Kiam tio evidentiĝis - ekzemple se oni separis la infanojn laŭ kastoj - la laborrezultoj ŝanĝiĝis. La knaboj kiuj apartenis al la netuŝebluloj montris signife pli malbonajn rezultojn. Aliflanke la infanoj de pli altaj kastoj atingis pli bonajn rezultojn ĉe ludoj ĉe kiuj ili konkuris kun aliaj. Se tamen ili ludis inter si mem, la kvoto de sukcesoj malaltiĝis, verŝajne tial - supozas la esploristoj - ĉar la knaboj el pli altaj kastoj kredis pro sia deveno ke ili ne devas elspezi tro da forto, ĉar la superecon ili ja jam ricevis en la lulilo.

"Se la aparteno al kasto evidentiĝas laŭ la situacio, tio klare influas la pensadon de la infanoj", diras esploristo. "Socia medio en kiu la tradiciaj kastoj plue ludas rolon, estas klara malhelpo por socia ŝanĝiĝo. " Simboloj plifortigas Homoj ŝajne pensas pli kreive se ili vidas la logotipon de Apple dum kelkaj milisekundoj sur ekrano. Tion almenaŭ montris eksperimento de esplorista grupo de la Duke universitato. La logotipo aperis sur la ekrano tro mallonge por esti rekte rimarkata. Tamen la testpersonoj - en tiu kazo studentoj - solvis la taskon elpensi kreivajn aplikojn por oficeja pinĉilo kun pli da sukceso ol tiuj kiuj dum sekundero estis vidintaj la logotipon de IBM. Studaĵo de aliaj esploristoj prezentis sukceson kun alia logotipo: kun bildo de brilanta lumbulbo, kiu estas simbolo de la heŭreka-momento.

Kiu konsideras sin kristano, tiu vide al krucifikso kondutas pli bone. Tion montris eksperimento ĉe kiu testpersonoj devis unue pritaksi la valoron de juveloj. En pluraj kazoj inter tiuj juveloj estis ankaŭ ora krucifikso. Post tio la testpersonoj devis respondi en demandilo pri siaj personaj virtoj kaj malfortecoj. Montriĝis ke inter la personoj tiuj kristanoj kiuj antaŭe estis vidintaj la krucifikson, respondis pli sincere ol tiuj kiuj antaŭe ne devis pritaksi simbolece ŝargitan juvelon.

Tiu truko funkcias ankaŭ ĉe senkonfesaj homoj. En eksperimento de esploristoj de universitato de Novkastelo en Britio la homoj emis esti pli atentaj se ili vidis paron da okuloj direktitaj al si - eĉ se tiu okulparo estis nur bildo sur afiŝo. En la universitata manĝejo personoj povis preni el frida bretaro trinkaĵojn. Post tio ili devis pagi la prezon en apude starantan kasedon. Neniu kontrolis ilin. Dum sur la muro pendis granda bildo kun floroj, multaj el ili trompetis, sed post kiam videblis anstataŭe paro da borantaj okuloj, la soifaj personoj laŭ la studaĵo pagis la 2,76-oblan sumon ol antaŭe.

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (3) Subtle influences direct our thinking (3)