×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Subtilaj influoj direktas nian pensadon (2)

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (2)

La pezo de la mondo

Psikologo ĉe la universitato de Amsterdamo transdonis al du grupoj de studentoj kadre de eksperimento pinĉobreton. Sur la skribsubaĵo kuŝis paperfolio sur kiu estis skribite ke la estraro de la universitato planas limigi studentajn rajtojn. Tiam oni demandis la testpersonojn kiel gravaj laŭ ilia prijuĝo estas tiuj rajtoj. Kiam oni analizis la respondojn, estis okulfrape ke unu grupo atribuis al la rajtoj averaĝe signife pli da graveco ol la alia grupo. Jen la ne tute racia ekspliko: La pinĉobreto de la unua grupo pezis 400 gramojn pli. Kaj jam tio kaŭzis ke ankaŭ la rajtoj havis pli da pezo.

"Ĉu vi bonvolas dum momento teni la tason, por ke mi povu noti vian nomon? ", demandas la psikologo al la studento en la lifto. La sciencisto ne havas liberan manon: En unu mano li tenas pinĉobreton, en la alia tason da kafo. La studento prenas la tason pro helpemo, la psikologo notas la nomon de la studento kaj la tempon. Kiam la pordo aŭtomate malfermiĝas, ambaŭ iras al la testlaboratorio. Tie la studento devas kadre de eksperimento indiki sur enketilo kiel li pritaksas la simpatiecon de persono.

Kaj jen okazas surprizo: Tiuj studentoj kiuj dum momento estis tenintaj la varmegan kafon en la lifto, pritaksas sian vidalvidulon pli simpatia ol tiuj kiuj anstataŭ kafon tenis tason da glacia teo por la psikologo. Tio mirigas: Nur dummomenta sento pri malvarmo aŭ varmo - kaj jam la mondo tute alie aspektis. Tio cetere ne nur validas por realaj sentoj. Psikologo de la universitato de Aberdeen en Skotlando povis pruvi en la jaro 2012 ke jam la imago teni tason da varma kafo en la mano same pozitive influas nian pritakson de aliaj personoj.

Signolingvo

En studaĵo el la jaro 2005 grupo de esploristoj en Wisconsin, Usono petis personojn kiuj parolis nur la anglan, prijuĝi ĉinajn ideogramojn pri ilia beleco. Se tiuj personoj samtempe premis tabloplaton supren, la signoj ŝajnis esti al ili pli plaĉaj, dum la signoj ŝajnis esti malpli belaj kiam ili premis la tablon malsupren aŭ faris nenion.

Malamo kaj amo

En alia eksperimento psikologoj petis la testpersonojn tiri al si levilon aŭ forpremi ĝin alterne se ili vidis vorton sur ekrano. Se la vorto havis pozitivan signifon, ekzemple "amo", kaj ili devis tiri la levilon al si, tiam tio okazis pli rapide ol se la vorto havis neŭtralan aŭ negativan signifon. Se aperis negativa vorto, ekzemple "malamo", kaj se ili devis forpremi la levilon, tiam tio same okazis pli rapide. La ekspliko por tiu konduto: Kiu pensas pri amo, ĉe tiu kunmoviĝas la sento tiri ion al si; ĉe malamo estas precize inverse. Tio siavice supozigas ke multaj el niaj emocioj estas same prilaborataj en la primovaj areoj de nia cerbo. Finfine evidente la nura direkto de vido influas nian pensadon. Kondutesploristo de la aŭstralia universitato de Melburno petis en la jaro 2010 testpersonojn nomi arbitre serion da nombroj inter 1 kaj 30. Ĉe tio, tiel konstatis lia teamo, la personoj emis nomi pli malaltajn nombrojn ol la antaŭan, se ili rigardis malsupren maldekstren, sed pli altajn nombrojn, se iliaj okuloj migris supren dekstren.

La ekspliko de la psikologo: Homo mense kunligas malsupre kaj maldekstre kun malpli alta, kaj dekstre kaj supre kun pli alta.