×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Subtilaj influoj direktas nian pensadon (1)

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (1)

Rozkoloro igas onin pacema, varsimbolo de Apple akcelas la kreivon, je sunbrilaj tagoj la makleroj pri akcioj estas pli optimismaj: Nia psiko estas ludejo de la situacioj, kun kiuj ni konfrontiĝas. Sciencaj eksperimentoj kondukis al parte mirigaj rezultoj. Ke sunbrilo levas la bonhumoron kaj ke belaj virinoj metas mensojn de viroj en misordon, tio ja estas konata. Sed ekzistas ankoraŭ sennombraj aliaj influoj kiuj regas nian psikon, sen ke tio konsciiĝus al ni. Kristanoj ekzemple kondutas vide al krucifikso pli morale ol sen tiu religia simbolo kiu admonas pri ĝusta vivo. Homoj emas spontane nomi pli altajn nombrojn, se ili rigardas maldekstren malsupren, dum ili indikas pli malaltajn ciferojn ĉe rigardo dekstren supren.

Nia mondo estas plenplena je subtilaj influoj kiuj - se oni konas ilin - povas esti utiligataj tiucele ke ili donu al nia vivo la ĝustan direkton aŭ por eĉ parte plibonigi ĝin, ekzemple por malaltigi agresemon aŭ por akceli kreivon. Psikologoj tial de kelkaj jaroj provas helpe de ruzaj eksperimentaj aranĝoj percepti tiel la subtilan influon de la medio je nia psiko. Tiel ili povis pruvi ke korpa sinteno, manprenaj impresoj, odoroj, koloroj, formoj, simboloj, la nura ĉeesto de aliaj homoj aŭ faktoroj ĉirkaŭantaj nin kiel vetero, naturo aŭ kulturo postlasas impresojn en nia pensado kaj agado.

Jen ĉi-sekve kelkaj surprizaj malkovroj kiuj montras kiel korpo, sensoj kaj medio formas nian psikon.

La potenco de la koloro Malbona tago ĉe la laboro. Oni estas preta komenci kverelon kun ĉiu al kiu oni alproksimiĝas. Sed tiam oni eniras oficejon, kiu estas farbita en certa nuanco de rozkoloro. Kaj iom post iom forfuĝas la kverelemo. Tiu trankviliga forto ŝuldiĝas - almenaŭ laŭ multaj prizonaj psikologoj en Usono kaj ankaŭ kelkloke en Eŭropo - al tiu aparta kolora nuanco kaj tial unupersonaj ĉeloj por aparte ekflamemaj kaptitoj estas farbitaj per tia rozkoloro. Se viroj rigardas dum iom da tempo sur tabulon en tiu kolornuanco - en eksperimento fine de la 1970-aj jaroj oni tion konstatis - ili ne sukcesas apliki sian plenan forton. Tio igas tiun kolornuancon nomata laŭ Baker-Miller la plej efikan inter ĉiuj kutime trankviligaj pastelkoloroj.

Sed la sciencistoj ne nur sin okupis pri la psikologia efiko de trankviliga rozkoloro. Viroj ekzemple sentas sin altirataj pli forte de virinoj kiuj portas ruĝan supran veston. Statistike pli ofte venkas krome ruĝe vestitaj sportaj teamoj ol skipoj en alikoloraj sportvestaĵoj. Evidente la ruĝa koloro signalas en nia kapo romantikan intereson kaj dominadon. La multflankeco de ruĝo montriĝas ankaŭ aliloke: Kompare ekzemple al bluo kiu evidente tendencas akceli kreivan pensadon, la ruĝo helpas al testpersonoj ĉe taskoj ĉe kiuj necesas atenti pri detaloj.

Bluo kaj ruĝo estas ankaŭ konsiderataj kiel indikiloj por temperaturo. Ni volonte kredas ke la ruĝa koloro donas varman impreson, dum blua koloro donas malvarman. Tio eble ŝuldiĝas al la sperto kun ardantaj kuirfornaj platoj, kun fajro aŭ malvarma akvo, sed tio neniel ĉiam estas ĝusta. Sed se ni tuŝas bluajn aŭ ruĝajn objektojn tiu impreso mirige inversiĝas. Tiam bluaj objektoj ĉe sama temperaturo ŝajnas esti pli varmaj ol ruĝaj. La ekspliko por tiu fenomeno estas ke homoj kredas ke la bluaj objektoj donas sensimpreson pli malvarman, dum ruĝaj objektoj donas varman sensimpreson. Se oni tuŝas ilin, tiam sekvas elreviĝo - kaj tiel blua objekto ŝajnas esti pli varma ol ruĝa, ankaŭ se ambaŭ havas la saman temperaturon.

En dua parto mi parolos pri pluaj subtilaj influoj je nia psiko.

Subtilaj influoj direktas nian pensadon (1) Subtle influences direct our thinking (1)