×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Spinlamulo rekapablas iri

Spinlamulo rekapablas iri

Esploristoj riparis la tranĉitan mjelon de viro helpe de nervoĉeloj el lia nazo. Ili esperas ke tio estas la longe dezirata trarompo ĉe la kuracado de spinlamuloj.

Estas impresa sukceso: viro kies mjelo estis distranĉita dum atako per tranĉiloj, denove kapablas iri - danke al ĉeloj el lia nazo. Ĉe la kuracado en Pollando al la bulgaro Darek Fidyka nervoĉeloj el la flarorgano estis enplantitaj en la lezitan mjelon.

La mjelo de la 38-jara bulgaro estis distranĉita en la jaro 2010 okaze de atako per tranĉilo. De tiam li estis lama de la brusto malsupren. Nun la paciento denove kapablas senti siajn gambojn, rekapablas iri helpe de apogiloj kaj eĉ povas stiri aŭtomobilon. Tio estas "pli impresa ol homoj kiuj promenas sur la luno", diras brita neŭrologo en intervjuo al la brita BBC.

La operaciantoj estis elprenintaj el la paciento certajn apogajn ĉelon de la flarsenso, nome olfaktorajn volvoĉelojn kaj enplantis ilin en la vertebron. Per tio al la detruita nervoteksaĵo povis esti konstruita ponto sur kiu ĝi povis rekreski. Olfaktoraj volvoĉeloj apartenas al tiu speco de ĉeloj kiuj troviĝas kaj en la centra kaj en la periferia nervosistemo. En la nazo ili apartenas al la nervofibroj kiuj kondukas de la naza mukozo al la olfaktora bulbo.

Se tiuj flarnervoj leziĝas, baldaŭ poste ekestas novaj nervofibroj. La volvoĉeloj ludas tie la rolon malfermi la surfacon de la olfaktora bulbo por la novaj fibroj. La esploristoj konjektas ke tiu mekanismo kontribuis al la parta resaniĝo de la mjelo de la paciento. Kiel tio precize funkciis, tion ili ankoraŭ ne povas diri.

La metodo estis disvolvita helpe de eksperimentoj ĉe bestoj kaj laŭ la indikoj de la esploristoj unuafoje estis sukcesa ĉe homo. "Ni kreis principon laŭ kiu la nervoĉeloj povas denove kreski kaj transpreni sian funkcion se ni konstruas por ili ponton", diras la esploristoj. "Mi pensas ke tio estas la momento en kiu lamiĝo estas reprenebla. " La regeneriĝo de lezita mjelo dum multaj jaroj estis konsiderata neebla. "Estas mirinde vidi kiel tio nun fariĝas realaĵo", diris Pawel Tabakow de la Vroclava universitato en kiu okazis la transplanto. La sciencistoj nun planas pluajn klinikajn testojn kun 10 pluaj pacientoj en Grandbritio kaj Pollando.

Ekspertoj kiuj ne rekte estis partoprenintaj en la studaĵo esprimas ke tio ja estas esperiga, sed ili obĵetas ke necesas klarigi kiuj procedoj ludas rolon ĉe la konstruado de ponto inter la nervolinioj. Krome ankoraŭ ne eblas antaŭdiri post kuracado de unu paciento ĉu la metodo estos sukcesa ankaŭ ĉe aliaj homoj. Sed ili koncedas ke la nova studaĵo donas "esperon pri ebla terapio kiu redonos al pacientoj kun kompleta lezo de la mjelo parton de la moviĝkapablo".

Spinlamulo rekapablas iri Spinal cord is able to walk again