×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, "Spaghetti Western" filmoj

"Spaghetti Western" filmoj

La mitaj italaj vakerfilmoj

La filma festivalo de Cannes [kan], en la franca mediteranea marbordo, estas unu el la plej prestiĝaj jaraj konkursoj por novaj tutmondaj filmoj. Ĉi-jare la unua premio, t.e. la tiel nomata "Ora palmo", estis aljuĝita al la filmo "Vintra dormo" de la turka reĝisoro Nuri Bilge Ceylan [ĵeilàn]. Post la premia ceremonio oni projekciis perfekte restaŭritan ekzempleron de la famega filmo "Por manpleno da dolaroj" reĝisorita en 1964 fare de la italo Serĝio Leone. Tiamaniere oni festis la 50-datrevenon de la tiama naskiĝo de tre surpriza filma ĝenro surnomata "spagetaj vakerfilmoj". Tiam, la nura ideo, ke la klasika tradicia holivuda ĝenro de uestaj vakerfilmoj, migru al Eŭropo, hororigis ĝiajn tutmondajn adorantojn. Malgraŭ ke la kritikistoj dum multaj jaroj konsideris la spagetajn-uestajn filmojn senvaloraj ŝercoj, ili ĝuis tutmondan nerezisteblan, nekredeblan sukceson. Ĝis hodiaŭ oni grandplezure spektas ilin.

Serĝio Leone, tipa itala ŝercemulo el Romo, kiel reĝisoro genie revoluciis la holivudajn kliŝojn de vakeroj kaj mitaj uestaj herooj. Ne ŝatante la anglan lingvon, li fiere ĝin ignoris kaj gvidis la usonajn aktorojn (kaj ĉefe Clint Eastwood [klint istŭd]) per mimiko kaj parolante al ili per gestoj, laŭ la konata itala kutimo.

Ĝuste la poste mondfama aktoro-reĝisoro Clint Eastwood estis la protagonisto de la unuaj tri italaj uestaj filmoj, poste surnomataj "La trilogio de la dolaro" kaj Leone kreis por li novan mitan figuron - la sennoman fremdulon. Ne plu la brava kaj senmakula heroo de la holivudaj filmoj, sed ruzulo, tre lerta kaj rapidega pistolulo, kiu ĉasas banditojn por la premio sur ilia kapo kaj vendas la servojn de sia mortiga pistolo al la plejproponanto. Male al la stereotipa holivuda amelita vakero, li malzorgeme vestas ĉifonan "ponĉon", tute ne tradician ĉapelon kun rigida randaĵo kaj daŭre fumaĉas maldikajn cigarojn. La geniaj artifikoj en la filmoj de Leone konsistas el humuro kaj ironio, el novaj teknikoj de filmado, inter ili la malrapidigo de la ritmo kaj la substreko de vizaĝoj ĉefe de okuloj filmitaj de tre proksime. La maniero prezenti la klasikajn duelojn per pistolo aŭ pafilo tute ne respektis la estetikajn normojn difinitajn de Holivudo dum duonjarcento. Sed tio kompreneble tute ne malpermesis la nekredeble surprizan sukceson de tiuj filmoj ĝuste en Usono.

Apartan konsideron meritas ankaŭ la famaj muzikoj de la komponisto Ennio Morricone [énio morikone], kiuj majstre akompanis la filmojn de la trilogio kaj poste estis tutmonde imititaj. Ili ĝis nun famas pro la enkonduko de tute ne tradiciaj muzikiloj, de fajfadoj, korusa tute netradicia kantado kaj aliaj tre plezurigaj sonefektoj.

Kompreneble por taksi filmojn kaj muzikojn ne sufiĉas priskribaj vortoj. Se vi scivolemas iom kapti la etoson de la jam duonjarcentaj italaj vakerfilmoj, vi povas spekti la ĉi-suban dokumentan filmon, en kiu tamen mi klopodis ne fuŝi la plezuron de spektado per tro entuziasmaj sed pedantaj klarigoj. Mi esperas, ke iamaniere mi sukcesis.

"Spaghetti Western" filmoj "Spaghetti Western" movies