×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Skribi utilas pli ol tajpi

Skribi utilas pli ol tajpi

Kiu dum seminarioj aŭ prelegoj notas la enhavon, tiu prefere uzu la globkrajonon ol la porteblan komputilon. Tion rekomendas usonaj psikologoj: Manskribitaj notoj laŭ studaĵo estas pli bonaj por la memoro.

Komputiloj en la prelegejo hodiaŭ estas ĉie troveblaj, la lernejan kajeron ili tamen ne anstataŭis. Verŝajne nelaste ankaŭ pro tio ĉar per la komputilo eblas fari ankaŭ aliajn aferojn ol sin dediĉi al la lernotaĵo. Se la instruado estas enuiga, certaj konataj komputilaj kartludoj havas distran valoron. Kompreneble fuĝo de pensoj eblas ankaŭ sen komputilo, kiu nepre ne volas sekvi la instruadon, tiu faros tion ankaŭ per analogaj rimedoj.

Du usonaj esploristinoj el Kalifornio scias tion. Ili esploras la influon de la cifereco al la lernkulturo kaj ricevis inspiron por sia studaĵo el personaj travivaĵoj.

Unu el ili rememoras la tempon kiam ŝi mem ankoraŭ ĉeestis prelegojn. Ĉiam kiam ŝi tajpis siajn notojn rekte en la komputilon, enŝteliĝis stranga sento. "Mi havis la impreson ke mi estis forgesinta la duonan prelegon." Al kolego simile okazis.

Por testi ĉu tiuj anekdotoj havas veran kernon, ambaŭ esploristoj petis nun 65 studentojn al la laboratorio kaj sonigis al ili 5 TED-prelegojn, ĉe kiuj sciencistoj, politikistoj aŭ elstaruloj prezentas dum kvaronhoro sian plej novan inventon aŭ simple sian vidon de la mondo. La testpersonoj devis noti la enhavojn de la paroladoj, unu grupo faris tion helpe de komputilo, la alia grupo praktikis la klasikan varianton per globkrajono kaj notbloko.

Tuj poste sekvis kelkaj taskoj por konduki la mallongtempan memoron alivojen kaj duonan horon poste oni ekzamenis la enhavojn de la spektitaj paroladoj. Se temis pri demandoj pri faktoj (ekzemple "Antaŭ kiom da jaroj ekzistis la Indus-kulturo? "), ne montriĝis diferencoj inter ambaŭ grupoj.

Sed jes ja, se la demandoj koncernis konceptan komprenon - ekzemple "Kiugrade malsamas Japanio kaj Svedio rilate al la egaleco en la koncernaj socioj?" En tiu kazo la membroj de la globkrajona grupo signife superis la aliajn. Tiu diferenco cetere ankaŭ estis pruvebla post ankoraŭ unu semajno.

Laŭ artikolo en faka revuo ĉe la testoj tiuj studentoj atingis pli bonan rezulton kiuj estis notintaj la enhavojn de la paroladoj ne laŭvorte sed laŭsence. Kaj tiu faktoro verŝajne dependas de la rimedo. Eble la komputilo delogas al mekanika tajpado de la aŭditaĵo, dum la transskribado instigas al kunpensado.

La psikologino nun ne volas rekomendi rezigni pri la uzo de komputilo kaj reveni al la uzado de notkajeroj. Sed ŝia mesaĝo estas: "Estu iomete pli konscia kiam vi faras notojn. Tio validas kaj por la rimedo kaj por la enhavo.