×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Senkulpulo sed enketato

Senkulpulo sed enketato

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Senintenca cirkuligo de falsaj bankonotoj Lastoktobre, dum mia vizito en Vieno, okazis al mi spekti neagrablan okazaĵon ĉe la butiko de la palaco Belvedere. Eleganta, unuavide tre bonstata virino pagis sian malgrandan aĉeton per centeŭra bankbileto, kiu pruviĝis falsa. Dum la kasistino telefonis al la polico, ni spektis la konsternon en la okuloj de la nekredema klientino. Ĉu ŝi estis verŝajna senkulpa viktimo aŭ krima kaj ruza cirkuliganto de falsaj bankbiletoj?

Laŭ la datumoj de la Eŭropa Centra Banko, dum la unua semestro de 2014, oni eligis el la moncirkulado 331.000 falsajn biletojn de eŭro. Ĉar la nombro da aŭtentikaj bankbiletoj averaĝe cirkulantaj dum la sama periodo estis ĉirkaŭ 15,1 miliardoj, la nombro de la falsaj biletoj estis treege malalta. Sed, bedaŭrinde, tio tute ne povas konsoli homon, kiu malgraŭ la kuraĝiga statistiko, senkulpe havas en sia monujo falsan bankbileton. Do preferinde estus malkovri ĝin antaŭ ĝia enpoŝigo.

La plejofte falsitaj biletoj estas tiuj de 20€ (46,5%), de 50€ (34,7%) kaj de 100€ (10,9%). Preskaŭ ne estas falsaj biletoj de 200 kaj 500€, memkompreneble, ĉar oni tuj tre atente kontrolas ilin.

Sendube oni povus uzi nur kreditkartojn kaj la novigajn sistemojn de pago per kompufono (kiam ili estos ĉie disponeblaj) sed verŝajne monbiletoj kaj moneroj ne tiel rapide malaperos el nia vivo. Do, oni povas aŭ trankvile daŭrigi kaj fidi je la fortuno aŭ lerni kiel kontroli, ĉu la bankbiletoj estas aŭtentikaj.

Unue: neniaokaze akceptu kiel restaĵon, monbileton, kiu aspektas iom tro trivita, do malfacile kontrolebla. Tiu ĉi ja estas unu el la ruzaĵoj de falsistoj.

Ĉiuj modernaj monbiletoj enhavas multnombrajn karakteraĵojn de sekureco kaj oni povas interrete legi la detalajn konsilojn de la centra banko de la propra ŝtato por lerni kiel kontroli. Jen ĉi-sekve, mallonge, kion konsilas la Eŭropa Centra Banko por la eŭro-biletoj.

Oni devas kontroli pli-ol-unu el la karakteraĵoj de sekureco. Tute ne necesas multe da tempo por kontroli la aŭtentikecon de monbileto: sufiĉas pripalpi, rigardi kaj movi ĝin.

Pripalpado de papero kaj reliefaj elementoj. La monbiletoj estas faritaj el puraj kotonfibroj, kiuj donas al la papero specifajn sonorecon kaj konsiston. Ilin karakterizas la rigideco sed tute ne vaksita. Speciala prestekniko donas efekton de reliefo aŭ de pli granda diko al la inko uzita por la ĉefa bildo, surskriboj kaj la nombro de la nominala valoro surfronte de biletoj. Por sensi la reliefajn elementojn sufiĉas tuŝeti per fingropintoj aŭ delikate froti ilin per ungo.

Rigardado. Kelkaj signoj presitaj en unu el la supraj anguloj ambaŭflanke de la monbileto, perfekte kombiniĝas formante la numeron de la nominala valoro, tiel ke rigardante kontraŭlume, la konturoj de tiu numero aperas perfekte difinitaj. Kontraŭlume oni ankaŭ devas klare rimarki travideblan desegnon, t.e. la filigranon, la vertikalan fadenon de sekureco, t.e. malhelan strion kun la vorto “EURO” kaj la biletvaloro mikropresita. Lasta elemento videbla kontraŭlume estas ene de hologramo, la simbolo de € farita per mikrotruetaro.

Movo. Kiam oni movas, iom klinante, la bankbileton, aperas, depende de ĝia valoro, holograma strio aŭ holograma plateto, en kiuj interŝanĝiĝas koloraj bildoj kaj en la reverso aperas la ciferoj de la nominala valoro ŝanĝantaj koloron.

Aliaj karakteraĵoj de sekureco ne estas videblaj nudokule kaj postulas aparatojn por ultraviolaj kaj infraruĝaj radioj, kiuj troviĝas ĉefe en financaj institutoj.

Senkulpulo sed enketato Innocent but under investigation 無実だが捜査中