×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ŝanĝo de teknologia paradigmo

Ŝanĝo de teknologia paradigmo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kompufono kiel ilo por Esperanto

La termino "kompufono" iam delonge aperas en la sonartikoloj de la Esperanta RetRadio. Temas pri "kofrovorto", t.e. neologismo el du vortoj, ĉi-kaze "kompu-tilo" kaj "tele-fono", kiuj kunfandiĝas kaj kreas enhave novan vorton. Ankaŭ Esperanto nepre bezonas tiajn neologismojn pri novaj teknikaj akcesoraĵoj.

Mi, kvankam duonjarcenta komputilisto, apatie rilatis al la furora modo de kompufonoj ĝis antaŭ unu jaro. Per mia kadukiĝinta poŝtelefono kun primitiva fotilo kaj SMS (Servo de Mallongaj Mesaĝoj), mi longe kaj kontentige elturniĝis. Sed kiam, iom malinkline, mi ricevis donace el miaj familianoj la kompufonon "iPhone 5", mi ĝoje malkovris en ĝi mirindajn eblecojn ĉefe por mia poresperanta agado. Unue loĝistika plibonigo: ekde kiam antaŭ dekduo da jaroj mi enkondukis aŭdovidajn rimedojn en nian esperantan klubon, mi estis devigita kunporti por lecionoj kaj prelegoj, mian porteblan, tamen pezan komputilon. Nun, kiel vi povas vidi en la supra bildo, la eta kompufono trafe anstataŭas la komputilon. Oni povas projekcii interagajn prezentaĵojn kaj fotojn, foliumi librojn kaj revuojn.

Ankaŭ en granda ĉambro, per aldono de malmultekosta kaj malpeza sonamplifilo, oni povas uzi la kompufonon por projekcii filmojn kaj por komuna kantado, projekciiante la vortojn sur la ekrano kaj samtempe aŭdiginte la muzikan akompanon. Tia aranĝo trafe taŭgas ankaŭ por foja komuna frandado kaj analizo de aparte tiklaj sonartikoloj el la Esperanta RetRadio

Alia grava rimedo por la klubaj renkontiĝoj estas la tuja enmana aliro al la esperanta vortaro NPIV dank' al la rapida interreta konektado, sendependa de lokaj malcertaj retaranĝoj. Dekomence, mi firme kontraŭis al la kutimo de tuja nacilingva tradukado de esperantaj terminoj.

Pli spertaj esperantistoj tre fieras tuj pafi la nacilingvan tradukon de esperantaj vortoj. Domaĝe, ke, miaopinie, tio tute ne utilas al la lernantoj por parkeri novajn vortojn; maksimume ili haltigas la fluon de la konversacio por skribi la nacilingvan signifon de tiuj terminoj sur kajero. Poste, kiel mi ŝerce rimarkigas, nur la kajeroj, kaŝitaj en malhelaj tirkestoj, bone scios Esperanton.

Alternative, kiam mi gvidas klubajn didaktikajn renkontiĝojn, mi nomumas komisiitan policiston, kies tasko estas monpuni tiujn, kiuj parolas nacilingve, t.e. "krokodilas", kaj komisiitan vortariston, kiu laŭpete, per kompufono donas la vortaran difinon de NPIV pri nekonataj vortoj, gravaj por la kompreno de la kunteksto. Pli spertaj esperantistoj povas aldoni klarigojn (strikte esperante! ), preferinde per ekzemploj. Ĉiukaze mi ĉiam disdonas rilatan presitan materialon por hejmlernado.

Rilate al kompufonoj, indas priatenti ilian pli novan "mutacion". Ĉar la tradicia tuŝekrano estas malgranda, ĉiam pli disvastiĝas nova tipo de aparato surnomata angle "Phablet". Tiu ĉi vorto estas "kofrovorto" el "ph-one" kaj "t-ablet" (esperante "tabulkomputilo") por indiki kompufonojn kun pli granda kaj komforta tuŝekrano (sed kompreneble kaj bedaŭrinde, ne plu "enpoŝigeblaj"). Kiu estos la esperanta kofrovorto por "Phablet"? Ĉu eble "kompufonego" aŭ la tro longa "tabulkompufono"?

Ŝanĝo de teknologia paradigmo Technological paradigm shift