×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Salo por tofuo plibonigas sunĉelojn

Salo por tofuo plibonigas sunĉelojn

Kutimaj sunĉeloj bezonas por la produktado multekostajn kaj venenigajn ĥemiaĵojn. Britaj esploristoj nun trovis por fotovoltaj elementoj el kadmia telurido favorprezan kaj senprobleman alternativon. Anstataŭ tre venenigan salon ili nun uzas salon kiu aplikiĝas ĉe la produktado de tofuo.

Sunĉeloj konvertas sunlumon helpe de duonkonduktiloj al elektra kurento. Plej multaj kutimaj sunĉeloj, proksimume 90 procentoj, uzas tiucele silicion (Si). Oni bezonas por tio tamen sufiĉe multe da pura materialo. Modernaj maldiktavolaj sunĉeloj - plej multaj el ili estas produktataj el kadmia telurido - bezonas nur frakcion da tiu kruda materialo.

La fotoelektre aktivaj tavoloj konsistas el nur kelkaj mikrometroj da materialo kiu estas surmetata al portanta plato. Tio igas ĝian produktadon signife malpli kosta, ĝia efikecogrado tamen estas kompare al la klasika Si-tekniko malpli alta. Sed eblas plibonigi la efikecgradon per aldona ĥemia prilaborado. Ĉe sunĉeloj oni faras tion kutime per kadmia telurido. Tiel la efikecogrado de unu ĝis du procentoj estas plialtigebla ĝis nivelo de 15 procentoj.

La salo tamen havas du decidajn malavantaĝojn: Unuflanke ĝi estas relative multekosta kaj aliflanke ĝi estas sufiĉe damaĝiga. En rekta kontakto ĝi venenigas, kaj se oni enspiras ĝin, ĝi povas eĉ mortigi homon. Je longa vido ĝi povas damaĝi la genaron kaj provoki kanceron. La salo dissolviĝas en akvo kaj tial ĝi prezentas grandan danĝeron por la medio kaj la ekologia sistemo. Pro tio en la produktado validas ekstremaj sekureconormoj kaj krome la sunĉelaj elementoj post ilia uzo postulas tre atentan forzorgadon.

Esploristoj de la universitato de Liverpool tial serĉis kostoŝparan kaj ekologie taŭgan alternativon al la aplikado de kadmia telurido. Ili testis tiucele diversajn aliajn salojn kaj finfine fakte trovis taŭgan: Montriĝis ke la aplikado de magnezia klorido estas proksimume same efika kiel la kadmia salo.

Magnezia klorido estas ĉerpebla interalie el marakvo, ĝi estas ekzemple uzata kiel disĵetata salo por glaciecaj stratoj, ĝi estas bazo por bansalo aŭ kiel koagulilo en la produktado de tofuo, tradicie ĝi tie nomiĝas "Nigari". Laŭ la esploristoj eblas solvi per unu bato ambaŭ problemojn de la ĝisnuna metodo. La salo estas je unu flanko sendanĝera por homo kaj naturo. Aliflanke ĝi estas signife pli malmultekosta, ĝi kostas nur dekonon de la veneniga kadmia klorido. Krome la favora alternativo estas surŝprucebla per simpla ŝprucpistolo kaj eĉ ne necesas porti protektan vestaĵon. Tiu malgranda ŝanĝo en la procedo de industria produktado de maldiktavolaj sunĉeloj povus do draste malaltigi la kostojn, povus esti medikonvena kaj ĉio tio okazus sen perdi efikecon.

Salo por tofuo plibonigas sunĉelojn Salt for tofu improves solar cells