×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Rusoj ferias en Krimeo

Rusoj ferias en Krimeo

La emoj de la rusoj ferii eksterlande malkreskas. Sankcioj de okcidentaj landoj, bankrotoj de vojaĝorganizaj entreprenoj kaj la malbona situacio de la rusa ekonomio ludas rolon - kaj konjektata malamika sinteno kontraŭ rusoj. Profitas el tio la nun rusa duoninsulo Krimeo.

La sankcioj kontraŭ elstaraj personoj ĉirkaŭ la prezidento tamen ne nur koncernas ilin sed malrekte ankaŭ milojn da rusoj. 25000 feriantoj dum pasinta semajno ne povis hejmenvojaĝi laŭplane post kiam la vojaĝagentejo estis anoncinta bankroton. Sekve de tio hoteloj en Hispanio kaj Grekio komencis elĉambrigi siajn rusajn gastojn.

Kvin grandaj rusaj vojaĝagentejoj lastmonate fariĝis nepagipovaj - tio estas ankaŭ por Rusio eksterordinara afero. Kaj la favorpreza flugkompanio Dobroljot ne plu povis forflugi de rusaj flughavenoj ĉar pro la sankcioj iliaj okcidentlandaj partneroj ne plu rajtis teknike prizorgi la aviadilojn.

Sed ne ĉiuj bankrotoj estas rekta konsekvenco de la sankcioj. La ĉefa kaŭzo por la malkresko de la vojaĝoj de rusoj eksterlanden estas dekreto direktita al ŝtatoficistoj: Ekde la printempo de ĉi tiu jaro pli ol kvar milionoj da ŝtatoficistoj ne plu rajtas pasigi siajn feriojn eksterlande. Oficiale tio estas nur rekomendo sed fakte temas pri malpermeso. Ĉar la oficistoj devas peti permeson de siaj superuloj se ili volas vojaĝi eksterlanden. Tio koncernas precipe policistojn, juĝistojn kaj ŝtatajn prokurorojn.

Samtempe la malfacila ekonomia situacio respondecas por tio ke la rusoj povas elspezi malpli da mono por ferioj. La neta vivenspezo dum la pasinta jaro signife ŝrumpis, la vojaĝemaj moskovanoj perdis kvaronon de sia vivenspezo. Krome la malaltiĝinta kurzo de la rublo plikostigas vojaĝojn en la eŭrozonon. Marbanaj ferioj en Turkio kien rusoj senvize ŝatas vojaĝi, fariĝas pli allogaj. Jam pasintjare tie feriis kvar milionoj da rusoj kaj tiel ŝovis la germanajn feriantojn al la dua loko.

Apud la ekonomiaj kaŭzoj ankaŭ la ĝenerala malcertiĝo de la rusoj ludas rolon por la malkresko. Sufiĉe multaj rusoj kredas ke pro la sankcioj vizoj por EU-landoj estas pli malfacile akireblaj. Kaj al tio aldoniĝas malagrabla sento ke rusoj ne plu estas bonvenaj en multaj landoj. Ĉiu kvara el ili estas konvinkita renkonti malaman sintenon en eksterlando. En la rusa televido nun aperas reklamanoncoj por feriadoj en Soĉi kaj en la duoninsulo Krimeo. Kaj tial ĉiu deka ruso ĉi-jare intencas pasigi siajn somerajn feriojn en Krimeo.

Rusoj ferias en Krimeo Russians vacation in Crimea