Ruĝaj vestoj igas virinojn ĵaluzaj
Virinoj en ruĝaj vestaĵoj malfacile harmonias kun samseksaninoj: La koloro prezentas allogon - kaj tial provokas ĵaluzon. Sinjorinoj kun ruĝaj vestaĵoj estas konsiderataj kiel malfidelaj.
Virinoj kiuj volas bone interrilati kun aliaj virinoj prefere rezignu pri ruĝaj vestaĵoj. Jam de longa tempo oni scias ke viroj trovas virinojn aparte allogaj se ili portas ruĝajn vestaĵojn. Nun montriĝas: Ankaŭ virinoj laŭ unua impreso konsideras virinojn kun ruĝaj vestaĵoj pli allogaj, sed ankaŭ pli malfidelaj kaj danĝeraj por la propra rilato kun viro. Minacas ĵaluzo kaj intervirina militeto.
Sciencisto de la universitato de Rochester en la usona ŝtato Novjorko kaj gekolegoj testis la efikon de signala koloro je entute pli ol 660 virinoj el diversaj etnaj devenoj. En la unua testo apenaŭ 200 virinoj inter 18 kaj 65 jarojn aĝaj devis prijuĝi virinojn kun blankaj aŭ kun ruĝaj vestaĵoj. En interreta enketilo la partoprenantoj de la studaĵoj taksis la seksan malfermitecon, ekzemple kiel forte la virino sur la bildo laŭ la impreso de la taksantoj interesiĝas pri seksumado.
Montriĝis ke la sama virino kun ruĝaj vestaĵoj estis taksita signife pli akceptema por seksaj signaloj ol se ŝi portas blankajn aŭ ruĝajn vestaĵojn. Ĉu tiu pritakso ankaŭ kondukas al pli forta ĵaluzo aŭ pli da konkuremo, tion la esploristoj testis en du pluaj eksperimentoj. "Ĵaluzo esprimiĝas per malbona parolado pri alia persono, por kvalifi ŝin kiel malaltvalora, ĝena aŭ malsimpatia", klarigas unu el la sciencistoj. Do la testpersonoj devis pritaksi kiom probabla ili konsideris ke la virino sur la foto vestita en aŭ ruĝaj aŭ en blankaj vestaĵoj trompas virojn. En tria testo kun ekskluzive partnere ligitaj studentinoj la esploristoj krome demandis kiom volonte la testpersonoj prezentus la virinon sur la foto al sia partnero aŭ kiom da tempo ili permesus al ŝi sola pasigi tempon kun li.
La testoj montris ke ambaŭ seksoj konsideras la ruĝon kiel signalkoloron. Ĉu tio devenas el socia formiĝo aŭ ĉu por tio respondecas biologiaj mekanismoj, tio tamen restis malklara. Eble ambaŭ faktoroj ludas rolon. Observoj ĉe primatoj donas indikojn pri tio.
Oni tiel povas observi ĉe ĉimpanzoj ke ĉimpanzinoj kiuj novalvenas ĉe grupo estas atakataj kun aparta agresemo flanke de samseksaninoj, se la novulinoj estas koitemaj. Tiam iliaj seksorganoj estas bone trafluataj de sango, ili ŝvelas kaj estas ruĝaj.
Tamen ankoraŭ ne eblas malambiguaj konkludoj pri la prefero de la ruĝa koloro. Ankaŭ restas malklare kiel granda estas la influo de la koloro pri la entuta pritakso de la allogeco de virino. Ĉu jam nur la ruĝa koloro plibeligas virinon? Verŝajne la influo de la koloro ne estas tiel forta. Sed ĉiukaze virinoj devas atenti pri la koloro de siaj vestaĵoj depende de la medio en kiu ili troviĝas.