×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Renkontigi bazlernejanojn kun Esperanto

Renkontigi bazlernejanojn kun Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Ni semas kaj semas konstante. (El “La vojo” de LLZ) Ĉiu aktivulo en nia movado bonege scias, kiom malfacile estas varbi novajn esperantistojn. Jam kelkajn jarojn, post mia emeritiĝo, mi energie volontulas en bazlernejoj de mia urbo, kadre de la asocio “Amikoj de edukado”, por interalie diskonigi Esperanton. Sekve de la malfacila enkonduko de kelkaj pli-malpli sukcesaj kursetoj de Esperanto, kiel “enriĉiga kultura” agado, mi konkludis, ke la investoj kaj klopodegoj por realigi ilin, estas troaj fronte de la postaj praktikaj rezultoj. Supervenki ja la antaŭjuĝojn de burokrataj lernejaj direkcioj estas elĉerpa, preskaŭ superhoma tasko.

Laŭ sugesto kaj kuraĝigo de pli junaj instruistoj, sen tro da malfacilaĵoj, mi nun efektivigas, por jam pretaj grupoj de “talentaj lernantoj”, mallongajn renkontiĝojn por sciigi ilin, pri kio estas Esperanto, kaj kial ĝi estas la plej genia lingvo. La celataj klasoj estas la bazlernejaj 3-a, 4-a kaj 5-a, ĉar la lernagendo de la postaj klasoj ŝajnas esti jam plenplena. Bedaŭrinde la 1-a kaj 2-a bazlernejaj klasoj ne taŭgas, ĉar la infanoj ankoraŭ ne sufiĉe regas la nemalhaveblan latinan alfabeton.

Krom la interagaj prezentadoj per cifereca tabulo kaj trafa programaro, mi klopodis prepari presitan materialon por igi la infanojn scivolemaj kaj helpi la interesiĝintojn daŭrigi poste ilian ligon kun Esperanto.

Do, kompreneble, la “reklama” ĉefa mesaĝo devis esti trafe alloga por infanoj. Pri prezentado kaj priskribo de Esperanto, oni nepre estis devigita rompi la tradician kadron de la plenaĝa pensmaniero. Unue, mi aŭdacis difini Esperanton “la libera lingvo de la mondo”: ne universala, ne internacia, ne supernacia, ĉar miaopinie la infanoj ne kaptas la signifon de tiaj difinoj.

Due, preskaŭ instinkte mi adoptis, kiel karakterizadon de Esperanto inter la mondaj lingvoj, tiun de “leopardo” inter la bestoj, ĉar laŭ la loka kulturo, alnomi iun “leopardo” signifas respekte rekoni liajn superecon kaj belaspekton. Kaj, parenteze, ekde mia infaneco mi ege ŝatas “la leopardon de la neĝoj”.

Post la aprobeto de miaj genepoj, mi kuraĝis alfronti la juĝon de miaj samlandaj samideanoj. Terure! La kutimaj kritikemo kaj harfendemo atingis nesupozeblajn pintojn. Nu, bone! Kiel diris la poeto: “... al idoj / juĝ' malfacila”. La buntkoloran, poŝformatan broŝureton mi preparis laŭ la modelo de “Poŝamiko” de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts, el kiu mi ankaŭ adaptis por infanoj kelkajn tabelojn kaj bildojn, kompreneble aldoninte nacilingvajn klarigojn.

Post la reklama kovrilo aperas la ilustrita alfabeto, ilustrita kolekto de salutoj, kaj tabelo de la numeroj. Sekvas grafika klarigo pri konstruado de la vortoj, tabelo de Tabelvortoj (t.e. korelativoj) kun la indikoj por mimi la 45 apudmetojn (la infanoj treege ŝatas amuziĝi per ili).

En la lastaj du pagoj aperas la verbaj sufiksoj, reklamo per bildoj de la interretaj bazaj kursoj de “Lernu!” en la hebrea kaj informoj por kontakti la lokan esperantan asocion aŭ rekte min. Por ebligi aldonan lernadon fare de pli laboremaj lernantoj, mi algluis folieton kun la vortareto Esperanto – Hebrea de ĉiuj terminoj.

Se iu el vi, estimataj geamikoj, dezirus ricevi la broŝureton por rigardi kaj eventuale adapti ĝin nacilingve, bv. kontakti la redakcion de ERR (Esperanta RetRadio) kaj mi tre volonte sendos ĝin al ŝi/li en pdf-formato.

Renkontigi bazlernejanojn kun Esperanto To introduce elementary school students to Esperanto