×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Rekreskas muskoloj per kunkuŝemiga hormono

Rekreskas muskoloj per kunkuŝemiga hormono

La hormono Oksitocino helpas ĉe musoj kontraŭ proaĝa degenero de muskoloj. Ankaŭ ĉe la regenero post vundiĝoj la substanco estis sukcesa en testo. Esploristoj en Kalifornio nun esperas pri novaj atakpunktoj por malsanaj homoj.

Se apenaŭ la aĝosojlo de 30 jaroj estas superpaŝita, la vojo kondukas malsupren: Kio antaŭe estis firma kaj streĉita, tio komenciĝas malfortiĝi. La homa teksaĵo ĉe plialtiĝanta aĝo povas regeneriĝi pli kaj pli malbone. La perdiĝo de muskola maso komenciĝas jam ekde la 30-a vivojaro. Ekde aĝo de 50 jaroj tiu procedo plirapidiĝas. Forteco kaj movkapablo malkreskas.

Ankaŭ la nivelo de Oksitocino malaltiĝas kun progresanta aĝo. Konata estas la signifo de la tiel nomata kunkuŝemiga hormono ĉe la nasko, dum la lulado kaj por sociaj kondutmanieroj kiel ligiĝo kaj fido. Ĝis nun tiu hormono apenaŭ estis menciita rilate al proaĝa perdiĝo de muskola maso - verŝajne malprave.

La esploristoj el Kalifornio donis en siaj testoj al sufiĉe aĝaj musoj dozon da Oksitocino - kaj al junaj musoj ili donis substancon kiu kontraŭefikas al la funkcio de la hormono. Tiam ili observis en ambaŭ kazoj la reagon de la organismo pri veneno kiu atakas la kormuskolon.

La rezulto estis: La dono de Oksitocino akcelas la regeneron de muskoloj ĉe la sufiĉe aĝaj musoj kaj ankaŭ ĉe junaj musoj al kiuj estis donita la antagonistoj de la Oksitocino. Se jam troviĝis sufiĉe da Oksitocino en la sangocirkulo, tiam la de ekstere donita hormono ne produktis kroman efikon.

La esploristoj krome montris ke manko de la hormono pro genetika difekto ĉe musoj kondukas al frutempa perdiĝo de muskoloj. La esploristoj konjektas ke la hormono povus ankaŭ ĉe la homo esti decida faktoro en la konservado kaj renovigo de la skeleta muskolaro.

Laŭ la aŭtoroj de la studaĵo ĝis nun ne disponeblas efika terapio por kuraci proaĝan perdiĝon de muskoloj aŭ preventi ĝin. Eble ofertiĝos regula preno de Oksitocino en formo de nazenŝpruĉaĵo, konjektas la esploristoj. Ĉu tio vere estus opcio, tio postulas pliajn studaĵojn por ekscii tion. La apliko de la hormono jam estas esplorata ĉe aŭtismo, osteoporozo kaj deprimoj.

Rekreskas muskoloj per kunkuŝemiga hormono Re-grows muscles with contraction hormone