×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Privata produktado de sunenergio kreskas en Aŭstralio

Privata produktado de sunenergio kreskas en Aŭstralio

Kiam komence de julio la aĉetoprezo por elektro en la aŭstralia subŝtato Queensland meze de la tago glitis sub nul, la miro estis granda. Kontraŭe al la noktaj horoj kiam la konsumo de elektro estas malpli granda, negativaj prezoj dumtage, kiam la konsumo de elektra kurento en dommastrumejoj, oficejoj kaj fabrikoj atingas kulminon, estas eksterordinaraj.

Ankaŭ dum la sekvaj tagoj la prezo por elektro kiu normalkaze situas inter 40 kaj 50 aŭstraliaj dolaroj ( t. e. ĉ. 28 kaj 34 eŭroj) ne realtiĝis konsiderinde. La kaŭzo por tio estas la kreskanta influo de sunenergio. Ĉar sunenergiaj instalaĵoj produktas energion ĝuste tiam plej multe, kiam la konsumo estas plej alta kaj kiam por fosiliaj brulaĵoj povas esti postulataj la plej altaj prezoj - meze dum la tago.

Ĝis la jaro 2023/2024 jam tri kvaronoj de ĉiuj unufamilaj kaj plurfamilaj domoj kaj 90 procentoj de ĉiuj entreprenaj konstruaĵoj disponos pri kolektiloj por sunenergio, kio ja por lando kun tiom da sunbrilaj horoj kiel Aŭstralio ne estas miriga.

Jam en la jaro 2018 laŭ granda investobanko ankaŭ grandaj urboj povus esti provizataj per sunenergio. En 2040 la duono de la energio en Aŭstralio povus esti produktata kie ĝi ankaŭ estas utiligata. Privataj domoj kaj entreprenoj tiel fariĝos "prosumantoj", do produktantoj kaj konsumantoj samtempe. Pro la altaj kostoj de la distribuado de elektro, la kompleta malkuplado de la elektra granddistanca reto por la loĝantoj de ekstercentraj regionoj alportas financajn avantaĝojn.

Ĝis nun karbocentraloj estis la tradicia ĉefa liveranto de energio en Aŭstralio. Ili forte malpurigas la aeron, sed la produktita energio estas konsiderata malmultekosta. La kostoj por la distribuado tamen evidente trafas la energikonsumantojn tiel forte, ke pli kaj pli da privataj domoj kaj entreprenoj estas ekipitaj per sunĉeloj sur la tegmento.

La antaŭenmarŝo de la sunenergio estas jam tiom progresinta ke pasintjare nur malmultaj karbocentraloj entute povis registri profitojn. Dum tiu ĉi jaro la situacio aspektas ankoraŭ pli malbone. Ŝajnas ke la epoko de la elcentra energio el karbocentraloj estas pasinta en Aŭstralio.

Aliflanke la nuna registaro forigis la imposton sur karbondioksido kiun la antaŭa registaro estis enkondukinta por la industrio por redukti la malpurigon de la aero. Tio koncernis ĉirkaŭ 350 entreprenojn, inter ili el la sektoro de trafiko kaj de minado.

La pokapa enaerigo de karbondioksido en Aŭstralio estas unu el la plej altaj en la mondo. La ĉefministro diris ke la forigo de la imposto estas bonega novaĵo por familioj kaj malgrandaj entreprenoj, ĉar ili povos ŝpari po 550 aŭstraliajn dolarojn ĉiujare. Ankaŭ la industrio ricevos avantaĝon: Anstataŭ puni la industrion per imposto, la industrio ricevos premiojn por la redukto de enaerigo de karbondioksido. Tio tamen estas forte kritikata de la mediprotektantoj kiuj nomas tion "tragedio". Tamen Aŭstralio estas sur bona vojo en la uzo de pura energio en formo de sunenergio.