×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Poeziaj eĥoj de pluvo(I)

Poeziaj eĥoj de pluvo(I)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Poeziaĵo: Pluvo en pinejo Preskaŭ duonon de mia vivo mi trapasis en pluva medio. Poste mi transloĝiĝis al dezerta, preskaŭ tute senpluva regiono. Sed sopiroj al pluvo daŭre vivas en mia animo. Tre fascinas min la itala lirikaĵo “La pioggia nel pineto”, verkita dum la somero 1902 fare de la poeto Gabriele D'Annunzio. Jen ĝi en la bela esperanta traduko de la karmemora itala esperantisto Aldo DE' GIORGI: Pluvo en pinejo Silentu. Ĉe l' sojlo de l' bosko ne aŭdas mi vortojn diritajn humanajn; sed aŭdas parolojn pli novajn de folioj kaj gutoj lontanaj. Aŭskultu. Pluvas el la nubaroj disaj. Pluvas sur tamariskojn salajn kaj splisajn, pluvas sur pinojn hirtece tiajn, pluvas sur mirtojn diajn, sur la genistojn brilajn je densaj floroj, kaj sur l' juniperojn plenajn je aromecaj beroj, pluvas sur niajn vizaĝojn de arbaraj anoj, pluvas sur niajn manojn nudajn, sur niajn vestaĵojn malpezajn, sur niajn pensojn lozajn ŝprucantajn el l' animo nove, hele, sur la fabelon, bele vin iluziintajn hieraŭ, hodiaŭ min, ho Hermiona. Aŭdu. La pluvo falas sur la verdaĵon solecan kun kraketado diversspeca en l' aero, varia laŭ la branĉar' silvia jen densa, jen disa. Aŭskultu. Respondas al ploro la moro de la cikadoj kante, pro l' ploro suda ne timigitaj, nek pro l' ĉiel' grizeta. Kaj netan havas sonon la pino, la mirt' alian kaj l' junipero kroman, intrumentoj diversaj sub sennombraj fingroj. Kaj mergitaj estas ni en la spirit' silvia, je planta vivo vivantaj: kaj via vizaĝ' en ebrio pro l' pluv' malsekas kiel folio, kaj harar' via parfumas kiel la genistaro hela, ho terkreitaĵo bela nomata Hermiona. Aŭskultu, aŭskultu. L' agordo de la cikadoj iompostiome surdiĝas pli sub la ploro kreskanta: sed nova sono kante miksiĝas, pli raŭka, el for' leviĝanta, el ombro humida lontana. Pli surda, pli softa febliĝas, vaniĝas. Ne aŭdiĝas la son' de la maro. Aŭdiĝas sur l' vasta foliaro plaŭdadi la pluvo arĝenta puriga, la plaŭdo varia laŭ la branĉar' prodiga, jen densa, jen disa. Aŭskultu. La fil' de l' aer' estas muta; sed la fil' de la kot' en lontano, la rano, kantadas en l'ombro pli densa, de kie, de kie? Kaj pluvas sur okulharojn viajn, Hermiona.

Pluvas sur okulharojn nigrajn, tiel ke ŝajnas vi ploranta sed pro plezuro, ne blanka sed kvazaŭ verdiĝe vi ŝajnas eliri el ŝelo. Kaj jen, nia vivo en helo 'stas freŝa, parfuma, la kor' en la brusto 'stas kiel persik' netuŝita, inter palpebroj l' okuloj kiel flakoj enherbaj, en l' alveoloj la dentoj kiel migdaloj acerbaj. Kaj iras ni de heĝ' al heĝo, jen kune, jen dise (kaj la verda kaj la kruda fortiko l' maleolojn kunligas, l' genuojn implikas) ja kien, ja kien? Kaj pluvas sur niajn vizaĝojn silviajn, pluvas sur niajn manojn nudajn, sur niajn vestaĵojn malpezajn, sur niajn pensojn lozajn ŝprucantajn el l' animo nove, hele, sur la fabelon, bele min iluziintajn hieraŭ, hodiaŭ vin, ho Hermiona.

Poeziaj eĥoj de pluvo(I) Poetic echoes of rain(I)