×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Plikleriĝo dum restadoj en eksterlando

Plikleriĝo dum restadoj en eksterlando

Antaŭ nelonge mi raportis pri la sukcesa studento-interŝanĝa programo "Erasmus" de Eŭropa Unio. La efikoj de tiu programo grandparte kongruas kun la celoj de Esperanto, tamen sen komuna lingvo. Indas do prilumigi tiun sistemon de studenta interŝanĝado kaj kompari ĝin kun la internaciaj aranĝoj de la E-komunumo por kunigi homojn el pluraj landoj dum unu semajno. El tiu komparo eble fontos pli klara vido de la potencialo de Esperanto kaj nova strategio por la disvastigo de nia lingvo.

Erasmus celas porti studentojn dum almenaŭ unu semestro al studado en universitato en alia lando de Eŭropo. La kandidato serĉas universitaton kiu instruas la studfakon kaj kompreneble la scio de fremda lingvo ludas rolon. Tiu fremda lingvo plej ofte estas unu el la grandaj lingvoj de la kontinento, do la angla, franca aŭ germana. En multaj universitatoj funkcias prelegoj kaj seminarioj en unu el tiuj grandaj lingvoj kaj tial la studentoj povas trovi taŭgajn universitatojn en la koncernaj landoj de la grandaj lingvoj, sed ankaŭ en multaj aliaj eŭropaj landoj. Tio validas ĉefe por la angla lingvo, sed ne nur.

Plej multaj Erasmus-studentoj loĝas dum la eksterlanda semestro en studenta hejmo kie ili renkontas gestudentojn el multaj landoj. Depende de la loka situacio la etoso estas tie sufiĉe internacia. La kulturaj aktivecoj plej ofte limiĝas al komuna festado en pli malpli privata kadro. La kontakto al la loka studentaro estas limigita, la eksterlandaj studentoj do en multaj kazoj restas ĉefe inter si. Tiel la gaststudentoj ne ekscias multe pri la gastiganta lando. Kaj malgraŭ la stipendioj ankaŭ la kostoj ludas gravan rolon. Al multaj studentoj simple mankas la mono por pagi restadon en eksterlando.

Esperanto-aranĝoj kutime daŭras nur unu semajnon. La homoj ne venas tien por plikleriĝi por la profesio, sed por plivastigi sian mensan kaj socian horizonton. Okazas dumtage prelegoj, diskutoj, kursoj, kunlaboradoj, ludadoj kaj ekskursoj. Vespere prezentiĝas kulturaj programoj. Oni plej ofte komune manĝas. Tiel ekestas tre bona persona kontakto kun la aliaj partoprenantoj, tute sendepende de la deveno. Por partopreni ne necesas granda financa investo, sed nur iom da tempa investo por lingve prepari sin al la partopreno.

La persona profito de partopreno en unusemajna E-aranĝo estas kutime tre alta: Unuflanke la memfido kreskas enorme, se oni konstatas ke oni kapablas kompreni kaj paroli alian lingvon je konsiderinde pli alta nivelo ol ekzemple la anglan. Kaj aliflanke la eblecoj konatiĝi kun homoj el plej diversaj kaj ofte ankaŭ tre foraj landoj estas grandaj kaj donas pli da vivoĝojo. La socia spektro estas pli larĝa kaj tiel eblas ankaŭ kontaktoj inter la generacioj.

Do ambaŭ, la studenta interŝanĝo kaj E-aranĝoj, kondukas al plikleriĝo. Je unu flanko estas la specifa porprofesia kleriĝo kaj je la alia flanko estas la ĝenerala kleriĝo. Jam la studenta interŝanĝo povas havi fruktodonan socian efikon, E-aranĝoj havas ankoraŭ pli vastan socian efikon. Kiu ne havas la eblecon studi dum certa tempo en eksterlando, tiu povas per plurfoja partopreno en E-aranĝoj atingi similan efikon, sed kun esence malpli granda investo kaj kun pli da ĝuo.

Plikleriĝo dum restadoj en eksterlando

Antaŭ nelonge mi raportis pri la sukcesa studento-interŝanĝa programo "Erasmus" de Eŭropa Unio. La efikoj de tiu programo grandparte kongruas kun la celoj de Esperanto, tamen sen komuna lingvo. Indas do prilumigi tiun sistemon de studenta interŝanĝado kaj kompari ĝin kun la internaciaj aranĝoj de la E-komunumo por kunigi homojn el pluraj landoj dum unu semajno. El tiu komparo eble fontos pli klara vido de la potencialo de Esperanto kaj nova strategio por la disvastigo de nia lingvo.

Erasmus celas porti studentojn dum almenaŭ unu semestro al studado en universitato en alia lando de Eŭropo. La kandidato serĉas universitaton kiu instruas la studfakon kaj kompreneble la scio de fremda lingvo ludas rolon. Tiu fremda lingvo plej ofte estas unu el la grandaj lingvoj de la kontinento, do la angla, franca aŭ germana. En multaj universitatoj funkcias prelegoj kaj seminarioj en unu el tiuj grandaj lingvoj kaj tial la studentoj povas trovi taŭgajn universitatojn en la koncernaj landoj de la grandaj lingvoj, sed ankaŭ en multaj aliaj eŭropaj landoj. Tio validas ĉefe por la angla lingvo, sed ne nur.

Plej multaj Erasmus-studentoj loĝas dum la eksterlanda semestro en studenta hejmo kie ili renkontas gestudentojn el multaj landoj. Depende de la loka situacio la etoso estas tie sufiĉe internacia. La kulturaj aktivecoj plej ofte limiĝas al komuna festado en pli malpli privata kadro. La kontakto al la loka studentaro estas limigita, la eksterlandaj studentoj do en multaj kazoj restas ĉefe inter si. Tiel la gaststudentoj ne ekscias multe pri la gastiganta lando. Kaj malgraŭ la stipendioj ankaŭ la kostoj ludas gravan rolon. E apesar das bolsas, os custos também desempenham um papel importante. Al multaj studentoj simple mankas la mono por pagi restadon en eksterlando.