×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Permeso por malsukceso

Permeso por malsukceso

Kvar profesoroj de la universitato Stanford en Usono klarigis ĉe forumo pri teknologio en Tirolo kiel ilia universitato traktas novigojn kaj la kulturon de malsukceso kaj kial pri tio en Eŭropo regas (ankoraŭ) alia sinteno.

Noviga agado enhavas aŭtomate ankaŭ riskon kaj malsukceson. Pri tio unu el la kvar profesoroj estas konvinkita. La kaŭzoj por tio estas diversaj: Povas kulpi la produkto, la entrepreno aŭ personaj cirkonstancoj. "Aŭ oni estas simple malbonŝanca". Gravas nur lerni kiel pritrakti riskon kaj malsukceson kaj reagi laŭeble rapide kaj tiri la ĝustajn konkludojn. La profesoro pri bioteknologio mem fondis 8 firmaojn, pluraj el ili malsukcesis - "kiel ajn? ". Ankaŭ dua profesoro, ĉi-kaze pri elektrotekniko, opinias ke maltrafoj estas grava elemento por pli posta sukceso de projekto: Ĉar ili ofertas la ŝancon por gravaj ekkonoj. Ĉe la teknologia forumo en Tirolo tiuj du profesoroj kune kun du kolegoj klarigis kiel ilia universitato Stanford traktas novigojn. Tie dum la pasintaj 25 jaroj oni intense okupiĝis pri la demando kiujn kapablojn studentoj bezonas por povi pli poste sukcese fondi entreprenojn kiel ekzemple HP aŭ Yahoo. Apud ĝisfunda teknika scio kreivo kaj novigemo, entreprena perspektivo, komunikaj kapabloj, laboro en teamo kaj la preteco al dumviva lernado estas la plej gravaj faktoroj.

Kaj paciencon ili bezonas: Paciencon por kvin ĝis dek jaroj, ĉar tiuj ideoj ja ankoraŭ troviĝas en sia komenca fazo. Organizoj kiuj akcelas entreprenemon kaj konkursoj celas plifortigi la memkonscion de la studentoj ĉe la disvolvado de ideoj. "Ankaŭ klaraj kadraj kondiĉoj por sukcesaj transdonoj de teknologio estas gravaj", diras tria profesoro pri inĝenierado. En la universitato Stanford ekzistas aparta oficejo por mastrumi la rajtojn je novigoj kaj la enspezojn el tio. Finfine ankaŭ Stanford mem profitas el tio: La enspezoj po triono estas atribuataj al la inventinto, tiam al la instituto kaj tiam al la universitato. Stanford per tio estas je plej alta grado sukcesa. Ekzemple tie oni disvolvis la plibonigon de la traserĉado de hiperteksto ĉe Guglo.

La kvara profesoro (pri fiziko) el Stanford estas aŭstro kaj li vidas la diferencojn inter Eŭropo kaj Usono unuavice ĉe la universitatoj mem: Dum la aliro al universitato en Eŭropo estas sufiĉe simpla, en Usono ĉiu studento volas studi ĉe la plej bona universitato - kio ankaŭ montriĝas ĉe la kvoto de 98 procentoj de finstudintoj.

Al tio aldoniĝas la diferencoj en la financado: En Usono unuavice privataj entreprenoj financas la projektojn. Ili subtenas la universitatojn, sciante ke novaj ekkonoj estas utilaj por la socio - kaj ke tamen kelkaj el ili estos sensukcesaj. Tiu formo de kuraĝiga kapitalo en Eŭropo ĝis nun estas ankoraŭ en frua fazo de evoluo, ankaŭ la kulturo pri la fondo de novigaj entreprenoj en Eŭropo troviĝas ankoraŭ en sia komenca fazo.

Kion oni povas lerni en Eŭropo de Usono? Necesas ebligi medion por novigoj. Ni ja finfine naskiĝis kiel kreivaj individuoj.

Permeso por malsukceso Permission to fail

Kvar profesoroj de la universitato Stanford en Usono klarigis ĉe forumo pri teknologio en Tirolo kiel ilia universitato traktas novigojn kaj la kulturon de malsukceso kaj kial pri tio en Eŭropo regas (ankoraŭ) alia sinteno.

Noviga agado enhavas aŭtomate ankaŭ riskon kaj malsukceson. Pri tio unu el la kvar profesoroj estas konvinkita. La kaŭzoj por tio estas diversaj: Povas kulpi la produkto, la entrepreno aŭ personaj cirkonstancoj. "Aŭ oni estas simple malbonŝanca". Gravas nur lerni kiel pritrakti riskon kaj malsukceson kaj reagi laŭeble rapide kaj tiri la ĝustajn konkludojn. La profesoro pri bioteknologio mem fondis 8 firmaojn, pluraj el ili malsukcesis - "kiel ajn? ". Ankaŭ dua profesoro, ĉi-kaze pri elektrotekniko, opinias ke maltrafoj estas grava elemento por pli posta sukceso de projekto: Ĉar ili ofertas la ŝancon por gravaj ekkonoj. Ĉe la teknologia forumo en Tirolo tiuj du profesoroj kune kun du kolegoj klarigis kiel ilia universitato Stanford traktas novigojn. No fórum de tecnologia no Tirol, esses dois professores, juntamente com dois colegas, explicaram como sua universidade, Stanford, lida com inovações. Tie dum la pasintaj 25 jaroj oni intense okupiĝis pri la demando kiujn kapablojn studentoj bezonas por povi pli poste sukcese fondi entreprenojn kiel ekzemple HP aŭ Yahoo. Apud ĝisfunda teknika scio kreivo kaj novigemo, entreprena perspektivo, komunikaj kapabloj, laboro en teamo kaj la preteco al dumviva lernado estas la plej gravaj faktoroj.

Kaj paciencon ili bezonas: Paciencon por kvin ĝis dek jaroj, ĉar tiuj ideoj ja ankoraŭ troviĝas en sia komenca fazo. Organizoj kiuj akcelas entreprenemon kaj konkursoj celas plifortigi la memkonscion de la studentoj ĉe la disvolvado de ideoj. "Ankaŭ klaraj kadraj kondiĉoj por sukcesaj transdonoj de teknologio estas gravaj", diras tria profesoro pri inĝenierado. "Também são importantes condições estruturais claras para transferências bem-sucedidas de tecnologia", diz um terceiro professor de engenharia. En la universitato Stanford ekzistas aparta oficejo por mastrumi la rajtojn je novigoj kaj la enspezojn el tio. Finfine ankaŭ Stanford mem profitas el tio: La enspezoj po triono estas atribuataj al la inventinto, tiam al la instituto kaj tiam al la universitato. Stanford per tio estas je plej alta grado sukcesa. Ekzemple tie oni disvolvis la plibonigon de la traserĉado de hiperteksto ĉe Guglo.