×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Parolata recenzo pri "Homoj kaj verkoj"

Parolata recenzo pri "Homoj kaj verkoj"

Nia fervora kunlaboranto de la Esperanta Retradio Paŭlo Sergio Viana ankaŭ aktivas en multaj aliaj kampoj. Interalie li recenzas librojn kiujn eldonas la Esperanto Asocio de San-Paŭlo (EASP) por stimuli legadon, aĉetadon de libroj kaj vizitadon al la butiko de EASP.

Tiu agado kompreneble estas nepre subteninda flanke de la ERR kaj tial mi havas la plezuron prezenti ĉi tie filmeton kiun Paŭlo ĵus publikigis por reklami novan libron: Li recenzas novan libron aperintan ĉe EASP kaj varme rekomendas aĉeti kaj legi ĝin.

Je tiu okazo mi volas atentigi aliajn aktivulojn ke la Esperanta Retradio same disponigos spacon por reklami per filmeto aŭ per sondosiero aliajn novajn verkojn kiuj montras ke Esperanto vivas kaj progresas.

Jen la ligilo por la esperantlingva blogo de EASP: http://easp.org.br/portal/blogo

Parolata recenzo pri "Homoj kaj verkoj" Spoken review of "People and works" Crítica falada de "Pessoas e obras"