×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Pantalonoj aŭ pantalonetoj?

Pantalonoj aŭ pantalonetoj?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Pridiskutata problemo en lernejoj La malpermeso al knabinoj veni en lernejon surmetinte pantalonetojn, "por ne malhelpi al la knaboj sin koncentriĝi pri studado", kaŭzas vastajn protestojn. Temas ja ne nur pri diskriminacio, inter la seksoj, sed ankaŭ pri implicita aserto, ke knabinoj kaj virinoj mem respondecas pri siaj seksaj molestoj kaj atakoj. En Israelo, kie virinoj, jam pli ol 60 jarojn faras la militservon kune kun viroj, iom surprize oni malkovras, ke rilate egalecon inter seksoj, la socio fakte nesufiĉe progresis.

Laŭ la ministerio pri edukado, la reguloj pri vestado en lernejoj estas aŭtonomaj kaj devus esti kundeciditaj fare de instruistoj, lernantoj kaj gepatroj "laŭ la moralaj valoroj de la respektiva komunumo". Fakte preskaŭ ĉie, la sola dominanta regulo rilatas knabinojn, t.e. la longecon de iliaj jupoj, ĉemizetoj, pantalonoj, kaj kiel ili vindas la korpon. Tre ofte je la lerneja enirejo, deĵoras komisiita inspektorino, kiu laŭ sia nekontestebla juĝo, malhelpas la eniron de knabinoj "nesufiĉe dece vestitaj" Helpe de interlerneja socia reto, grupo de serioze celkonsciaj lernantinoj de mez- kaj alt-lernejoj fondis asocion, nomatan "knabinoj ne plu silentas", kies celo estas agi favore de interseksa egaleco en lernejoj. Jen citaĵo el ilia programa manifesto: "En la lerneja medio, senrilate al la vestaro, estas amaso da seksemaj esprimoj kaj fispritaĵoj pri virinoj, tial ke, vestaĵoj estas nek kaŭzo nek solvo de seksaj fikondutoj. Ili estas la rezulto de grava socia problemo, tio estas, vira ŝovinismo de nia socio". Fakte la lerneja edukado ŝajnas tute ne zorgi pri tiu problemo. Nur en malmultaj lernejoj, dank' al la iniciato de klera komunumo, okazas specifaj lecionoj pri genraj rajtoj aŭ lecionoj por klarigi, kio estas la diferenco inter seksaj interrilatoj kaj seksa fiekspluatado kaj aĉa konduto. Interese estis malkovri, ke en la ministerio pri edukado laboras respondeculo pri egaleco inter seksoj. Ĝuste dum televida intervjuo, ŝi klarigis la ĉi-rilatan oficialan politikon de la ministerio: "Ĉiu lernejo agas ene de sia specifa komunumo kun ĝiaj propraj tradicioj, kutimoj, opinioj kaj normoj rilate interalie knabinojn kaj virinojn. La lerneja teamo devus pritrakti tiajn aferojn kune kun la komunumo por atingi kiel eble plej vastan interkonsenton. Ĉiam ekzistas konflikto inter egaleco kaj libereco. La normoj pri vestaro ĝuste kaŭzas tiuspecan konflikton.

La opinion, laŭ kiu virino, per sia vestmaniero, respondecas pri la molestoj kaj atakoj de viroj, oni devas draste kontraŭbatali. Nia oficejo multe agas tiucele, sed oni ne povas esti apud ĉiu edukisto kaj aŭskulti tion, kion li diras. Se instruisto asertas, ke knabinoj per sia vestaro fakte invitas seksajn molestojn kaj atakojn, oni devus severe dispozicii kontraŭ li. Mi deziras rimarkigi, ke ankaŭ por la knaboj ekzistas multaj limigoj, ekzemple la malpermeson de orelringoj aŭ longa hararo". Gravas konsideri, ke en ĉiu socio, tre malfacile kaj tre malrapide oni povas elradikigi ĉiuspecajn kulturajn antaŭjuĝojn eĉ de parto de ĝiaj membroj.

Pantalonoj aŭ pantalonetoj? Pants or shorts?