×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Optmismiga perspektivo por Rumanio

Optmismiga perspektivo por Rumanio

Kutime mi ja ne parolas pri politikaĵoj ĉi tie en la RetRadio, ĉar tio ofte estas ligita kun kvereloj. Ĉi-foje tamen mi faras escepton, ĉar en eŭropa lando kie regas korupto kaj malagrabla politika situacio, nome en Rumanio, okazis prezidentigaj balotoj kiuj montras la deziron de la popolo progresi en la demokratia evoluo kaj havi ŝtatprezidanton kiu ne estas enplektita en la kutima korupto, sed donas al la homoj memfidon kaj esperon.

Temas pri la germandevena urbestro de la rumana urbo Sibiu, Klaus Johannis, kiu lastan dimanĉon ricevis en la dua raŭndo de la prezidentigaj balotoj klaran plimulton. Li ricevis 55 procentojn de la voĉoj kaj la partopreno en la balotado estis rekorde alta, nome 62 procentoj. Al la granda venko kontribuis la forta partopreno de rumanoj kiuj vivas en eksterlando.

Johannis ja ne estis senŝanca kandidato, tamen la rezulto estas sensacio, ĉar la koruptaj postkomunismaj regantoj el la socialdemokrata partio PSD kies prezidanto estas la nuna ĉefministro de Rumanio, Victor Ponta, estis entreprenintaj ĉion por malebligi la elektiĝon de Johannis. Tion montris ankaŭ la kilometrojn longaj atendovicoj antaŭ ambasadejoj kaj konsulejoj en Eŭropo en kiuj la balotado estis konscie malhelpata de la registaro.

Kiam en la nokto al lundo tamen montriĝis venko por Johannis plej multaj sendependaj gazetoj kaj televidaj stacioj komunikis la rezulton per superlativoj. "Tio estas historia venko en balotoj", ili titolis. Multaj politologoj kaj gazetistoj parolis pri "venko de la vero super la mensogon" kaj "venko de honesteco kaj ĝentileco super mafion kaj korupton".

Fakte en la postkomunisma historio de Rumanio neniam antaŭe tiel senhonte trompe aganta reganta plimulto ĉe balotoj tiel klare malvenkis. Unuafoje tiom da homoj postulis plenumi sian rajton al voĉdonado. Kaj neniam antaŭe ano de ne-rumana nacia malplimulto estis elektita ŝtatestro.

En Klaus Johannis multaj rumanoj vidas la honestan kaj fidindan germanon kiu "silentas kaj agas", kiel diras rumana parolturno. Johannis almenaŭ ĝis nun restis imuna kontraŭ babilaĉema vanteco kaj la korupteco de la rumana politika vivo.

Kaj vere Johannis ne estas parolemulo, ofte li ne trovas la ĝustajn vortojn. Li ŝajnas esti malrapida kaj pripensema. Li ridetas se oni nomas lin "honesta germano". En konversacioj li ĉiam denove diras frazojn kiel: "Mi jam ofte estis en Germanio kaj certe tie ĉio estas tre bela. Oni tie vivas certe multe pli bone ol ĉi tie. Sed mi sentas ligiĝon al ĉi tiu lando Rumanio kaj vidas ĉi tie mian estontecon. " Johannis naskiĝis en la jaro 1959 en Sibiu en saksa familio. Li laboris kiel instruisto pri fiziko kaj poste fariĝis distrikta lerneja inspektoro. Li edziĝis al rumanino. En la jaro 2000 li kandidatiĝis kiel urbestro kaj altege venkis. Li purigis la urbon kaj forigis la korupton en la urba administrado. Alvenis fidindaj investantoj. Sibiu fariĝis eŭropa kultura ĉefurbo en la jaro 2007. Li sukcesis organizi kunlaboron inter la diversaj politikaj partioj en sia urbo.

Kaj tiun kapablon li nun bezonos kiel prezidento de Rumanio. Li povas krei klimaton de fidindeco kaj tiel allogi investantojn. Tiel li povos decide kontribui al prospero. Johannis donas al sia lando novan optimismigan perspektivon.

Optmismiga perspektivo por Rumanio An optimistic outlook for Romania