×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Optimistoj vivas pli longe

Optimistoj vivas pli longe

Kiu sin sentas sana, tiu havas pli altan ŝancon je pli longa vivo - sendepende ĉu tiu homo fumas, drinkas aŭ havas altan sangopremon. Pozitiva taksado de la propra sano estas bona antaŭdiranto por la atendebla vivodaŭro. La risko pri morto pligrandiĝas senŝtupe de la plej optimisma ĝis la plej pesimisma taksado de la propra sano. Tion eltrovis esploristoj de la universitato de Zuriĥo en Svislando.

Kiu respondas je la demando "Kiel vi fartas ĝenerale" per "tre bone", laŭ la studaĵo fariĝos pli aĝa ol tiu kiu respondas nur per "bone" kaj fariĝas eĉ signife pli aĝa ol personoj kun negativa sento pri la propra sano. La longtempa studaĵo esploris la vivodaŭran probablecon de 8200 testpersonoj dum la lastaj 30 jaroj. La analizo de la datumoj montris ke viroj kiuj taksas sian sanon kiel "tre malbona" havas trioble pli altan mortoriskon ol samaĝaj viroj kun la prijuĝo "tre bona". La vere mirinda fakto pri tiuj rezultoj estas: Eĉ je konsidero de riskofaktoroj kiel fumado, kronikaj malsanoj kaj alta sangopremo la kunteksto inter memtaksita sano kaj mortorisko malgrandiĝas nur iomete. Fumantoj vivas pli longe se ili estas optimistoj. Optimismo signifas ke oni havas rezervojn je dispono kiuj helpas pliaĝiĝi. Tiuj rezervoj povas esti strestolero, stabila familia medio kaj ĝenerale serena humorsento.

Per tio la esploristoj respondas la demandon pri tio kiu estis la unua: la kokino aŭ la ovo. Ĝis nun ne estis klare ĉu pesimismaj homoj mortas pli frue nur pro tio ĉar ili malpli atentas pri sia sano aŭ ĉu ili jam malsaniĝis kaj evoluigis per tio negativan vivosintenon.

Bonaj kuracistoj do ne nur serĉu pri riskofaktoroj aŭ malsanoj, sed ili ankaŭ esploru kiujn sanrezervojn iliaj pacientoj havas. Tiuj sanrezervoj ne estas mezureblaj en laboratorio sed oni nur povas demandi pri ili. La eldiroj pri la ĝenerala sansento povas enhavi gravajn indikojn. Viroj kiuj respondas la demandon kiel ili fartas per "mi ne scias" havas pli altan mortoriskon. Tiu risko estas preskaŭ same alta kiel ĉe la viroj kiuj respondas per "tre malbone". Tiu rezulto estas klarigebla per tio ke tiuj viroj ja sentas ke io ne estas en ordo sed ke ili ne volas vidi la veron resp. ili ne volas konfesi al si tion.

Optimistoj vivas pli longe - tio estas ne nur onidiro, sed estas pruvita fenomeno. Tre imprese montris studaĵo kun 180 usonaj fratulinoj ke serena humorsento plialtigas la ŝancojn je longa vivo. El la optimismaj fratulinoj en la aĝo de 85 jaroj ankoraŭ 90 procentoj vivis, el la pesimismaj fratulinoj estis nur 34 procentoj.

Optimistoj vivas pli longe Optimists live longer