×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Opero en la plej malalta loko en la mondo

Opero en la plej malalta loko en la mondo

"La Traviata" ĉe la bordo de la Morta Maro Masada estas tre fama arkeologia situo de jama juda fortikaĵo pinte de izolita kaj kruta monto apud la sudokcidenta bordo de la Morta Maro. Teorie, prezenti la intimecan operon "La traviata" en aperta plendezerta loko je la piedoj de Masada, des pli laŭ tre ambicia stilo, miaopinie iomete tro rokkoncerta, povus esti la plej granda peko iam ajn farita kontraŭ opera ĉefverko kaj granda financa risko. Lastsemajne post la premiero de "La traviata" apud Masada, kiam metafore falis la kurteno kaj amaso da pli ol tri miloj da homoj senhaste kaj orde ekfluis el la multŝtupaj vicoj da sidlokoj direkte al centoj da aŭtobusoj, tiam mi ĝisfunde komprenis, kiujn enormajn logistikajn problemojn oni estis devigita solvi. Israelanoj kaj multnombraj eksterlandaj turistoj longe vojaĝis por atingi tiun dezertan foran lokon, pagis konsiderindan sumon por la bileto, sidis, dense amasigitaj, preskaŭ tri horojn sur plastaj dorsdolorigaj sidiloj kaj spektis malproksiman scenejon. Tamen, ili amase venis kaj ĝuis tute senpanean spektaklon. Tre plezura klimato, kun agrabla venteto, akompanis unu el la plej belaj operoj, spektakle kaj eĉ piroteknike prezentitan sub granda plenluno, kiu kune kun la lumigita monta fono mirinde kompletigis la sonĝan etoson.

Fakte, tiu opero en Masada havis du aspektojn. La unua estis la fizika aspekto: la vasta scenejo konstruita en la dezerto kaj sur ĝi la dekoracio de la opero. Ju pli la prezentado progresis, des pli la dekoracio fariĝis rafinita kaj lerte alloga: kelkfoje, ankaŭ dank' al impona ĉirkaŭa natura medio, ĝi fariĝis nekredeble bela. Fone de la scenejo oni konstruis elektronikan ciferecan muron, kiu daŭre ŝanĝis la fonan dekoracion. Kvankam ne ĉiam oni komprenis, kial la reĝisoro projekciis specifajn scenejfonojn, ili ofte emocie substrekis la travivaĵojn de la protagonistoj. Helpe de aliaj akcesoraĵoj aldonitaj sur la scenejo -- ekz. iuspeca Eiffel-turo, pariza ventomuelilo kaj aldona scenejo por la dancistoj, oni kreis buntkoloran elektronikan oazon, kies beleco estis senspiriga.

Sed la tuto estis tro malproksima de la spektantaro, por ke gi povu klare distingi kaj sekvi la artistojn sur la vastega fora scenejo. Por solvi tiun problemon la reĝisoro kreis duan aspekton: sur du enormaj flankaj ekranoj oni povis unuaplane spekti kantistojn kaj eventojn. La simultana tradukado de la itala teksto al la hebrea kaj al la angla, krom sur elektronikaj tabuloj, aperis kiel subtitoloj ankaŭ sur la ekranoj. Tiel oni povis havi la impreson, ke temis pri televida elsendo de registrita opero kaj ne pri rekta projekcio de realtempa spektaklo per fermita cirkvito.

En la premiero kantis tri eminentaj operkantistoj: la stelulino-soprano Elena Moşuc [Moŝuk], la tenoro Celso Albelo [Ĥelso Albelo] kaj la baritono Ionuț Pascu [Ionut Pasku]. La orkestra direktisto estis Daniel Oren.

La kantistoj spertis kelkajn problemetojn kaŭze de la venteto, kiu tamen foje levis polvon. La elektronika sonsistemo foje distordis la muzikon kaŭze de la forta amplifo necesa en tiu malfermita vastega loko.

Malgraŭ ĉiaj timoj kaj duboj, la prezentado de "La traviata" en Masada venkis la riskan defion kaj estis vera sukceso. Konklude, indas raporti, ke la rekta projekcio per fermita cirkvito sur la lokaj ekranoj estis ankaŭ samtempe elsendita al grandegaj ekranoj en placoj de tri sudaj israelaj urboj por permesi publikan senpagan spektadon de spektaklo ofte konsiderata amuzo nur por elito.

Opero en la plej malalta loko en la mondo Opera in the lowest place in the world