×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Obrigado (dankon), Brazilo!

Obrigado (dankon), Brazilo!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Lasta reportaĵo de konata israela ĵurnalisto

Tre malofte, post sufiĉe longa vizito en lando malproksima, konata kaj giganta, oni revenas hejmen kun konfirmo de enradikiĝintaj kliŝoj rilate tiun landon. Ĉiam estas imago kaj estas realo: ekzemple en Israelo kameloj ne vagadas tra la stratoj. Sed Brazilo plene sukcesis pruvi, ke foje kliŝoj, ne gravas kiom banalaj kaj supraĵaj, povas esti veraj.

La 200 milionoj da logantoj de tiu ĉi granda lando, ja estas pli gajaj sed ankaŭ pli emocieblaj, vere amas futbalon pli ol homoj en ĉiu alia loko. Ili vere naskiĝas kun ĉe-pieda pilko kaj ne gravas nun la evidenta disonanco kun la kvalitoj de ilia nacia futbala teamo. Ili vere kantas kaj dancas ien ajn ĉi tie, ili vere estas agrablaj personoj, preskaŭ senescepte, multe pli ol iliaj najbaroj. Ili vere adoptas la principon "vivu kaj lasu vivi", ili estas malfermitaj, simpatiaj kaj sendube la malpli rasismaj homoj en la tuta mondo. La fakto, ke la brazilanoj festis kune kun la germanoj, ilian finan venkon super argentinanoj ne estis surprizo, ĉar ili fervoris pro la germana teamo, sed dum la turniro ili indulgeme akceptis eĉ la pikmokojn de la argentinanoj. Preskaŭ sammaniere la brazilanoj akceptis ilian historian humiligan malvenkon en la duonfinalo: nur kelkcentoj da protestantoj aŭ aŭtobuso bruligita. Male en Bonaero okazis tumultoj, kiam mezkvalita nacia teamo malvenkis en la finalo. Tiel evidentiĝis, ke malgraŭ la ĝusta socia protesto, kiu eble baldaŭ rekomenciĝos, la brazilano estas patrioto laŭ la pli nobla signifo de la vorto.

La brazila futbalo supermezure fuŝis. Ĝuste dum la monda turniro, kiun ĝi gastigis, la nacia teamo montris, denove, historian malaltan ludnivelon. Malgraŭ tio, malgraŭ la gravaj timoj pro malordo kaj organizaj malregulaĵoj, Brazilo starigis treege sukcesan mondan turniron. Ie tie estis malgrandaj misfunkcioj, sed etajn problemojn preskaŭ ĉiam oni solvis per simpatia rideto. Pluraj aferoj estis mastrumitaj malefike kaj tio kaŭzis longajn atendovicojn. Sed sume temis pri malgrandaj problemoj, kiuj tute ne influis sur la turniro.

La konata "saŭdado" - sento de "nostalgia sopiro", "milda malgajo" aŭ "amo por io, kiu tute ne efektiviĝis" - disvastiĝos en Brazilo post la seniluziiga konkludo de la monda turniro. Tio okazos ankaŭ al multaj homoj, kiuj vizitis tiun landon kaj al ĝi enamiĝis. Sed sendube Brazilo resereniĝos, ĉar ĝi estas imperio, ne nur pro sia vasteco, ne nur pro sia multnombra loĝantaro, ne nur pro la naturaj riĉaĵoj, sed ĉefe pro la mirinda karaktero de la brazilanoj.

Oni scias, kompreneble, ke en Brazilo estas terura malriĉeco en multnombraj mizeraj kvartaloj (faveloj), gravaj problemoj de ekonomio, socia malegaleco, registara subaĉeto. Tamen la brazila karaktero estas pli forta ol tio ĉio kiel same ankaŭ la vivo mem.

Konklude, oni admire devas danki al tiu granda lando kaj al ĝia mirinda popolo pro neforgeseble sukcesa gastigo de la monda turniro. Imitende estas konduti kiel la ekzemplodonaj brazilanoj ĉefe kiam ne ĉio okazas laŭdezire.

Dankon al vi Brazilo, obrigado!

Obrigado (dankon), Brazilo! Obrigado (thank you), Brazil!