×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Nutraĵoj al biogaso

Nutraĵoj al biogaso

Ne nur maizo aŭ kolzo alvenas en biogasaj instalaĵoj por produkti elektran kurenton. Intertempe tie fermentiĝas en porcioj de tunoj finproduktitaj nutraĵoj kiel ekzemple dolĉaĵoj. Ĉu tiuj nutraĵoj mankas sur la tabloj de subteninduloj?

"Ĉu ne estas korrompe bruligi nutraĵojn? ", demandas agrikulturisto en koncerna interreta forumo. Enŝuti altvalorajn nutraĵojn, do ekzemple maizon aŭ kolzon en instalaĵon por biogaso - io devas esti malorda, ĉu ne? Kaj dum dimanĉo en la preĝejo ni preĝas "nian ĉiutagan panon permesu al ni bruligi", respondas al li kolego cinike. Proksimume 8000 instalaĵoj hodiaŭ en Germanio produktas el potencialaj manĝaĵoj biogason, tio estas la dekobla kvanto ol 15 jarojn antaŭe. 7,5 milionoj da dommastrumejoj estas provizataj per elektra kurento, se bruliĝas la tiel produktita biogaso kaj pelas generatorojn. Nutrate per subvencioj, fariĝis intertempe rutino konverti maizon kaj kolzon al energio.

Tiu rapida pligrandigo de la kapacitoj ankaŭ kondukis al tio ke nun pli kaj pli da konsumpretaj nutraĵoj alŝutiĝas al biogasiloj. Tio povas esti ŝimiĝinta fromaĝo, sed ankaŭ pretaj pladoj aŭ senriproĉa legomo kiu nur ne plu aspektas sufiĉe freŝa por la superbazaro.

La konvertado de nutraĵoj al energio jam estas profitiga negoco, la subvencioj por tio estas tre altaj.

Tio povus kaŭzi konfliktojn kun la komunutilaj restoracioj por subteninduloj, kiuj ĝis nun sin provizas per superfluaj nutraĵoj por disdoni ilin al homoj kiuj bezonas helpon. Multaj el la nutraĵoj kiuj fermentiĝas en la biogasaj instalaĵoj estus ankoraŭ senprobleme konsumeblaj. La komunutilaj organizoj do observas tion kun multe da zorgo.

La helporganizoj sentas de kelkaj jaroj kreskantan bezonon, ekzemple en Munkeno nuntempe 18.000 bezonuloj regule provizas sin per nutraĵoj tie, tio estas la duobla nombro ol ankoraŭ antaŭ 10 jaroj. Tio kondukas ĉiam denove al malabundeco ĉe la organizoj kaj la donacitaj nutraĵoj samtempe malpliiĝas.

Ankoraŭ eblas la kunekzistado de biogasaj instalaĵoj kaj la provizado de bezonuloj per forĵetitaj nutraĵoj, ĉar la kvantoj de tiaj nutraĵoj estas enormaj. La produktado de biogaso el nutraĵoj estas necesa opcio por recikligi nutraĵojn. Estus tamen pli bone se la produktantoj agordus la planadon de la produktado de nutraĵoj tiel ke finfine ne plu restus nutraĵoj kiuj tiam estos konvertataj al multekosta elektra kurento.

Nutraĵoj al biogaso Feedstocks to biogas Matérias-primas para biogás