×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ni preferas paroli pri ni mem

Ni preferas paroli pri ni mem

Rigardi en sin mem ĝojigas: Se ni raportas pri ni mem, aktiviĝas rekompencaj centroj en la cerbo, simile al antaŭĝojo pri seksumado aŭ manĝado. Tiu agrabla sento valoras al ni eĉ monon.

Homoj ŝatas paroli, prefere pri si mem. Kompreneble tion ne faras ĉiuj - estas esceptoj kiel vi, miaj sentemaj aŭskultantoj, kiuj nur jen kaj jen enplektas bonintencan konsilon en la konversacion aŭ gravan rimarkon pri la monda historio - sed averaĝe estas tiel: 30 ĝis 40 procentoj de tio kion ni diras temas pri nia opinio kaj pri nia bonfarto, nia socia medio ( per klaĉo) kaj niaj preferoj.

Rilate al la preferoj estas diferencoj inter la seksoj: Viroj preferas paroli pri negocoj, poste pri sporto, dum ĉe virinoj en la mezo staras vestaĵoj, unue la propraj kaj poste vestaĵoj de aliaj. Je malpli alta grado tiuj temoj regas ankaŭ en mikse seksaj rondoj, nur tie la viroj pli ofte ekparolas. Tiel estis dum la 1920-aj jaroj kiam la scienco unuafoje kunaŭskultis - ĉe strataj pasantoj kaj en trinkejoj - tiel estis dum la 1990-aj jaroj kiam denove aktivis la oreloj de esploristoj.

El tiu epoko devenas ankaŭ la 30 ĝis 40 procentoj kaj tiu procentaĵo validas ankaŭ hodiaŭ por la tradicia parolado. Sed tio supertavoliĝis de la sinesprimado en la novaj teknikaj rimedoj en kiuj unue gravis kie oni momente troviĝas - "apud la Brandenburga Pordego en Berlino!" - kaj poste esprimiĝis intimaĵoj, longtempe kaj laŭte. Tio ŝanĝiĝis en la sekva teknika paŝo, en la sociaj komunikiloj - mesaĝetoj SMS, pepado ĉe Tvitero, skribi sur la muro en Fejsbuko. La komunikilo fariĝis la mesaĝo, la mallongeco de la mesaĝoj limigas la enhavon: 80 procentoj de ĉiuj mesaĝoj ĉe Tvitero raportas pri la propraj travivaĵoj dum la pasintaj horoj aŭ minutoj.

Kiel tio okazas? Aliaj sociaj vivuloj ne senĉese alparolas unu la alian kaj tute ne pri si mem (ĉimpanzoj avertas aliajn ja pri danĝeroj). Nu bone, ili ne kapablas paroli. Sed ankaŭ beboj ne kapablas tion sed tamen ili ekde aĝo de naŭ monatoj atentigas pri objektoj kiuj estas gravaj por ili. Tio videble ĝojigas ilin - kaj ĝuste en tio hipotezo vidas la fonon de nia memprezento per parolado. Temas pri la stimulo: En la cerbo dum parolado pri si mem aktiviĝas regionoj kiuj - ĉe homo kaj besto - reagas pozitive je nutraĵo kaj seksumado, tio estas la rekompencaj centroj.

La rigardo en sin mem alportas al la cerbo pli da rekompenco ol la mensa eniro en aliajn. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno ankaŭ la esploristoj nur povas supozi: Eble tiel evoluis kleriĝo, sociaj ligoj kaj aliancoj.