×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ni havas nazon por la (alia) sekso

Ni havas nazon por la (alia) sekso

Unuafoje eblis montri per eksperimento ke la odoroj de sekshormonoj kiujn ni entute ne perceptas konscie, portas informojn kiuj depende de la sekso kaj de la seksa orientiĝo efikas alimaniere.

La homo estas okulbesto, tiel estas skribite de pli ol 150 jaroj en la libroj, kaj la homo aliflanke donis malpli altan rangon al la senso kiu regas en la cetera naturo, la senso pri odoroj. Aŭ oni povas ankaŭ diri ke la homo interŝanĝis ĝin por pli bona vidkapablo, eĉ en tri koloroj. Pro rekta iro la homo ne plu portas la nazon proksime al la grundo, sur kiun aliaj bestoj demetas odorojn aŭ perceptas odorojn de aliaj: La antaŭulo de homo kaj muso havis antaŭ proksimume 120 milionoj da jaroj ankoraŭ 1300 por la flarado - tio superis ĉion alian -, ĉe la muso estas ankoraŭ 80 procentoj aktivaj, ĉe ni homoj estas 30 procentoj, la aliaj genoj estas elŝaltitaj, ili fariĝis pseŭdogenoj.

Krome ni perdis duan flarsenson. Per ĝi aliaj suĉuloj flaras feromonojn, tio estas odorosubstancoj per kiuj signaliĝas diversaj aferoj, ekzemple seksa preteco aŭ ankaŭ minaco kaj danĝero, tial hundoj tiom priflaras unu la alian. Ni homoj ne faras tion, ni ne plu posedas tiun duan flarorganon kaj ni ne plu disponas pri la koncerna centro en la cerbo. Aŭ ĉu ni eble tamen faras tion, senvole kaj sen rimarki ĝin, ĉu ekzemple laŭrita saluta kiso aŭ interfrotado de nazoj servas al la kapto de feromonoj?

La suspekto ke ankaŭ homoj komunikas inter si ĥemie, tio ĉiam denove aperas. Ekzemplo estas la larmoj de virinoj en kiuj troviĝas iu odoro kiu ĉe viroj malaltigas la seksan emon.

Precipe el la akseloj de ambaŭ seksoj eliras odoroj kiujn la nazo ne flaras kaj de kiuj oni tamen konjektas ke ili levas la seksan emon: Grupo de sciencistoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj montris ke derivativo de la virina sekshormono Estrogeno kiu elŝvitiĝas el la akseloj, havas seksostimulan efikon al heteroseksaj viroj kaj ke derivativo de la vira sekshormono Androsterono stimulas heteroseksajn virinojn.

La ĉinaj esploristoj testis tion en eksperimentoj en kiuj ili prezentis tiujn odorojn kaj notis la reagojn de la testpersonoj kaj konstatis malsamajn reagojn je certa hormono depende de la sekso aŭ de la seksa orientiĝo.

"Tio estas la unua rekta pruvo ke du homaj hormonoj transportas informojn pri la sekso kaj ke ili depende de la seksa orientiĝo efikas alimaniere", konkludas la esploristoj. "Eĉ pli, ĝi montras ke la percepto de seksoj baziĝas sur senkonsciaj ĥemiaj sensimpresoj".

Ni havas nazon por la (alia) sekso We have a nose for the (other) sex