×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Naskiĝis bebo post transplanto de utero

Naskiĝis bebo post transplanto de utero

"Neniu povis kredi tion": Unuafoje virino naskis bebon post transplanto de utero. Kaj tio funkciis malgraŭ tio ke la donacintino jam estis trapasinta la klimakteron.

La unua bebo en la mondo kiu naskiĝis post transplanto de utero alvenis en Gotenburgo, Svedio, per cesara sekcio dum septembro. Patrino kaj bebo fartas bone, la eta knabo Vincent evoluas tute normale. Neniu povis kredi ke tio eblas. Tio signifas esperon por ĉiuj viroj kaj virinoj kiuj estis kredintaj ke ili neniam povus havi propran bebon.

La koncerna virino en la aĝo de 35 jaroj gravediĝis en printempo, post kiam 61-jara amikino de la familio estis donacinta pasintjare sian uteron. Laŭ la indikoj la knabo estis generita "en vitro" kaj estis elprenita el la patrino en la 31-a semajno de la gravedeco per cesara sekcio. Li pezis 1775 gramojn.

"Kaj patrino kaj bebo fartas bone, ili nun estas hejme", diras profesoro Brännström kiu estis plenuminta la dekhoran operacion. Li diris ke li kaj lia teamo estas feliĉegaj kvankam ili apenaŭ povas kredi ke la laboro sukcesis. Ili estis preparintaj la operacion dum pli ol 10 jaroj. Ili nun estas optimismaj ke ankaŭ aliaj virinoj en la mondo povas profiti de la sperto de la svedaj ĥirurgoj. La kazo bone montras "ke la transplanto de utero de vivanta donacantino estas ebla, eĉ se ŝi jam estas trapasinta la klimakteron. " Brita faka revuo taksis la eventon kiel medicinan trarompon por nefekundaj virinoj. La patrino laŭ la indikoj pro genetika malsano estis naskita sen utero, sed ŝiaj ovarioj estis sendifektaj. Pruntpatrineco en tiaj kazoj estis ĝis nun la sola ebleco ricevi propran infanon.

Per fekundigo "en vitro" la spermoj de la edzo estis kunigitaj kun la ovoĉeloj. Unu el la tiel estiĝintaj embrioj finfine povis esti enplantata en la transplantitan uteron. Pro la fortaj kaj je longa vido sanendanĝerigaj medikamentoj kiuj malhelpas la elpuŝon de la organo, la paro nun devas decidi, ĉu gravediĝi rapide duan fojon aŭ ĉu rezigni pri gefrateto.

Similaj provoj en Saudi-Arabio kaj en Turkio laŭ la universitato de Gotenburgo antaŭ 14 kaj 3 jaroj estis malsukcesaj. La transplantita utero aŭ ne estis akceptita de la korpo de la virino aŭ la gravedeco finiĝis per misnaskoj.

Tamen restas duboj pri sekureco kaj sukceso de la metodo. Nuntempe en la Gotenburga kliniko 8 paroj kun similaj bezonoj ricevas ĉi-rilatan helpon. Ĉe kelkaj la organo mankas ekde la naskiĝo, aliaj perdis ĝin pro kancero. Du transplantitajn uterojn la kuracistoj devis reelpreni pro infekto kaj sangadoj. Sep operaciitaj virinoj ekis gravedecon per propraj ovoĉeloj kiuj estis fekundigitaj "en vitro".

Naskiĝis bebo post transplanto de utero A baby was born after a uterus transplant