×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Muziko kunfratigas

Muziko kunfratigas

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Muziko kaj Esperanto estas parencaj: ili ambaŭ varmigas korojn, altigas spiritojn kaj kunfratigas popolojn. Forta ekzemplo pri tio estas la orkestro, kiun formis antaŭ kelkaj jaroj la argentina muzikisto Daniel Barenboin, kiu konsistis el judaj kaj palestinaj muzikistoj, cele al paco.

Antaŭ kelkaj tagoj simila sento de frateco kunligis la popolojn polan kaj brazilan, pro muziko. Ĝin kaŭzis la dusemajna vizito al Brazilo de la internacie konata kaj respektegata pola orkestrestro Stanislaw Skrowaczewski. Li venis por serio da koncertoj ĉe la majesta Salono San-Paŭlo, fronte al la loka ŝtata simfoniorkestro.

Skrowaczewski estas eminenta figuro en la mondo de muziko. En sia 91-jara aĝo, li montris en San-Paŭlo mirindan energion. Li komencis sian karieron tuj post la dua mondmilito, kiel talenta pianludisto. Tamen, lezo je unu mano subite interrompis tiun karieron kaj kondukis lin al gvidado de orkestroj. Ĉi tiel li famiĝis, laborante komence en Pollando, poste en Usono kaj Anglujo. Multaj diskoregistraĵoj konservas lian rafinitan kapablon sonigi orkestrojn per brila harmonio.

Okaze de ĉi tiu vizito al Brazilo, li havis la sentemon alporti en sia repertuaro unu aparte specialan komponaĵon de alia polo. Inter aliaj klasikaĵoj li prezentis la etan, 8-minutan “Tragikan Uverturon” de Andrzej Panufnik. Ĉi tiu komponisto havas kortuŝan vivhistorion. Li travivis la okupadon de Varsovio fare de naziaj trupoj, dum la jaroj post 1941. Pro la tiama masakrado de judoj mortis lia frato. Tiun komponaĵon li kreis meze de tiuj teruraĵoj, kaj la originalo perdiĝis en la ĥaoso. Post la milito li revenis Varsovion sed ne retrovis la partiturojn – li devis reskribi ilin. Tiu estis lia unua simfonieca komponaĵo kaj restis kiel simbolo de sentesprimo kontraŭ milito kaj perforto. Du aliaj simfonioj perdiĝis por ĉiam. Multajn jarojn poste, Panufnik verkis alian muzikaĵon kiel proteston kontraŭ masakroj fare de la komunisma reĝimo.

Andrzej Panufnik Sendepende de sociaj signifoj, liaj postaj simfonioj kaj konĉertoj atingis tutmondan rekonon en la panoramo de la muziko en la 20-a jarcento. Li mortis en Londono, en la jaro 1991.

Kiam la mita dirigento Skrowaczewski alportis al la brazila popolo tiun signifoplenan komponaĵon de sia kunnaciano Panufnik, certe li havis ian intencon. La brazila popolo klare komprenis ĝin kaj reagis per sento de profunda solidareco. Jen brilis la potenco de muziko.

Per youtube.com eblas aŭskulti la 8-minutan, animskuan “Tragikan Uverturon”, de Andrzej Panufnik:

Muziko kunfratigas Music unites