×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Muziko kaj cerbofunkciado

Muziko kaj cerbofunkciado

La kapablo krei, ludi kaj ŝati muzikon estas unu el la karakterizaĵoj de la homoj. Ĝi estas trovebla en ĉiuj lokoj kaj kulturoj, de plej rafinitaj centroj ĝis arbaraj indianoj en Amazonio. Nuntempe oni klopodas respondi la demandon: ĉu tio estas simpla estetika plezuro? ĉu nur maniero krei sociajn ligojn inter individuoj? Freŝa esploro en usona centro starigas la supozon, ke muziko fakte muldas la homan cerbon kaj efike stimulas kognajn funkciojn.

Tiu esploro montris, ke infanoj, kiuj frekventis lecionojn pri muziko dum almenaŭ du jaroj ricevis favorajn stimulojn en certajn regionojn de la cerbo, kaj tiuj stimuloj daŭris ĝis la plenkreska aĝo. Tiuj regionoj respondecas pri plenumaj funkcioj, kiuj plibonigas la kapablon akcepti, konservi kaj prilabori informojn, solvi problemojn kaj reguligi kondutojn. Kurioze estas, ke tiuj regionoj en la cerbo ligiĝas al la tiel nomataj “akademiecaj” kapabloj: ili faciligas komprenon kaj ellaboradon de sciencaj konoj, ekzemple. Tio signifas, ke eraras multaj lernejoj tra la mondo, kiuj forigis instruadon de muziko al infanoj kaj anstataŭigis ilin per kursoj, kiuj preparas lernantojn al pli altaj ŝtupoj. La sciencistoj observis per subjektivaj testoj kaj modernaj bildigoj de la cerbo, ke homoj, kiuj ludas muzikon (same infanoj kiel plenkreskuloj) montras pli aktivan cerban funkciadon rilate kognan kapablon. Fakte, influo de muziko je la homa menso estas jam konata de multaj jaroj. Mankas ekspliko. Se homoj, el pure biologia vidpunkto, ne bezonas muzikon por vivi, kiel do muziko tiel forte favoras la homan cerbon? La fakto estas, ke ĝi klare favoras lernokapablon kaj interhoman rilaton. Eble la klarigo estas, ke muziko estas speco de lingvo, same riĉa kiel vorta lingvo. Ĝi uzas diversajn cerbajn rimedojn – la emocian, la kognan kaj eĉ tiun, kiu rilatas al moviĝado. Estas ekzemple konata la influo de kanzonoj je la edukado de infanoj. Muziko stimulas la kapablon koncentriĝi, la disciplinon kaj bonan kunvivadon. Estas do tempo rekonduki niajn infanojn al la bela universo de muziko.

Muziko kaj cerbofunkciado Music and brain functioning