×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Multekostaj desegnaĵoj

Multekostaj desegnaĵoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo La internacia merkato de aŭkcioj estas kurioza angulo de la kapitalisma mondo. De tempo al tempo ĝi mirigas la publikon pro altaj prezoj proponitaj por iuj objektoj. Dum la lastaj semajnoj, du ŝajne simplaj desegnaĵoj atingis rekorkajn ciferojn en du plej konataj aŭkciejoj, en Londono kaj Parizo. Tiajn grandegajn interesiĝojn kompreneble oni povas atribui al la literatura valoro de la verkoj, en kiuj ili unuafoje publikiĝis kiel ilustraĵoj. Malgraŭ tio, tiom da mono por simple desegnitaj paperoj estas preskaŭ ekstravaganco. La unua aŭkciaĵo estas originala desegnaĵo por la monde fama infanlibro Winnie la Pu, de la angla verkisto Alan Alexander Milnes. La ĉarma bildo estis inke strekita sur ordinara papero, fare de la brita artisto Ernest Howard Shepard. La folio estas 18 centimetrojn longa kaj 14 centimetrojn larĝa. Ĝi estis publikigita unuafoje en la jaro 1928 kaj restis ĝis antaŭ nelonge en posedo de privatulo. La urseto aperas apud la Porkido kaj la knabo. La unua eldono de Winnie la Pu aperis en 1926. La aŭtoro verkis la libron por sia filo, inspirite de pluŝa ludilo de la knabo, kiu mem estas figuro en la historioj. Nuntempe, la pluŝa urseto, kiu apartenis al la filo de la aŭtoro, estas ekspoziciata en biblioteko, en Novjorko. La verko furoris dum jardekoj, tiel ke Walt Disney havigis al si la rajton transformi ĝin en same sukcesajn desegnofilmojn. La desegnaĵo atingis la valoron de preskaŭ 500 mil dolaroj en la aŭkcio ĉe la londona aŭkciejo Sotheby's. Preskaŭ samtempe, alia desegnaĵo atingis proksimume la saman valoron ĉe aŭkciejo Arcurial, en Parizo. Ĉi-okaze, ĝi estas eta originala akvarelo, la unua ilustraĵo farita por la verko “La Eta Princo”, lanĉita en la jaro 1943. Pentris ĝin la aŭtoro mem, Antoine de Saint Éxupery, kio aldonas plian ĉarmon al la bildo.

“Winnie la Pu” kaj “La Eta Princo” estas eldonitaj en multaj lingvoj kaj fariĝis universalaj. Ankaŭ Esperantan veston ili ricevis: aperis du eldonoj de la unua kaj eĉ tri eldonoj de la dua verko en nia lingvo. El la angla tradukis Kellerman Reed kaj Ralph Lewin (kun redakto kaj enkonduka teksto de Humphrey Tonkin). El la franca tradukis Pierre Delaire.

Ambaŭ verkoj certe konfirmas la valoron de infanliteraturo, sendepende de aŭkciaj prezoj.

Multekostaj desegnaĵoj Expensive designs