×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Mikroalgoj kiel fuelo

Mikroalgoj kiel fuelo

Algoj pro sia rapida kreskado estas esperportantoj por la bioenergio. Sed kiu specio de algoj liveras la plej bonajn rikoltojn? Kaj kiom da disvolvaj paŝoj mankas ankoraŭ ĝis industria elprofitado?

Kiel eblas atingi energiproduktan sistemon kiu ne baziĝas sur karbo? Kiel eblas redukti per renovigeblaj energifontoj kaj per efikaj produktadaj procedoj la enaerigon de karbondioksido? Aüstra bioteknikistino vidas en la mikroalgoj estontecmontran vojon por la ĉerpado de energio el biomasoj.

La mondvasta energikonsumo pli kaj pli kreskas, la konsekvencoj el la per tio kaŭzita varmiĝo de la klimato kondukis al pluraj klimataj celoj ĉe EU kaj UNO - sed la distanco al fakta limigo de la energikonsumo kaj la redukto de karbondioksido estas ankoraŭ grandega.

La ĉerpado de energio el biomaso de proksimume 30 jaroj en la tuta mondo estas industrie praktikata. La ĉefaj fontoj estas ligno, oleaj plantoj, tritiko, maizo aŭ restaĵoj, kiuj liveras la finan produkton, nome fuelon kaj energion. El unu hektaro da agrikultura areo eblas ĉerpi energikvanton da proksimume unu tuno da nafto. Per la aplikado de mikroalgoj atingeblas la plurdekobla kvanto. Sed la procedoj por la ĉerpado de energio el mikroalgoj troviĝas ankoraŭ en stadio de esplorado kaj ne jam estas je skalo de industria aplikado.

La koncepto: Bioenergia hidrogeno estu produktata helpe de mikroorganismoj - tio estas bakterioj kaj algoj. Algoj venis en la fokuson de la esplorado, ĉar ili plenumas fotosintezon kiel la plantoj. Dum tia esplorado oni ankaŭ analizas kiu specio de algoj el la granda familio de algoj liveras la plej bonajn rikoltojn. Sub certa stirado de la procedo rapide kreskantaj mikroalgoj donas dum tre mallonga tempo tre multe da biomaso. Necesas por tio specialaj instalaĵoj kaj akvo, karbondioksido, nutraĵoj kaj sekura enradiado de suno. Mikroalgoj estas ankaŭ gravaj por la produktado de kosmetikaĵoj kaj por kromnutraĵoj.

La ĉerpado de energio el biomaso estas realaĵo ekde la plej fruaj epokoj de la homa historio, nome ekde la ĉerpado de varmo el ligno. Eĉ ĉe la prilaborado de ligno en segejoj produktiĝas krome ŝeloj kaj lignotranĉaĵetoj kiuj estas profitodone pluprilaboreblaj nur en biorafinejoj. Cetere ĉe la ĉerpado de energio el biomaso la medio ne estas ŝarĝata. La karbondioksidon kiu ekestas ĉe la bruligo de biofuelo la planto antaŭe estas preninta el la aero. Tio egalas al fermita cirkulado.

Biomaso estas konsiderata kiel plej grava opcio inter la renovigeblaj energiportantoj. Oni volas atingi la tiel nomatajn 20-20-20-celojn, kio signifas 20-procentan reduktadon de enaerigo de tervarmigaj gasoj, la atingadon de 20-procenta kvoto je renovigeblaj energio kaj la plialtigon de la energiefikeco je 20 procentoj. Kaj tiuj celoj estu atingitaj ĝis la jaro 2020.

Mikroalgoj kiel fuelo Microalgae as fuel