×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Memore pri Richard Strauss

Memore pri Richard Strauss

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo En junio 1864, en Munkeno, Germanujo, naskiĝis Richard Strauss. Post unu jarcento kaj duono, la tuta mondo ĉi-jare omaĝas lin kiel grandan komponiston. Sed dum longa tempo li estis motivo por polemiko inter fakuloj.

Li komponis muzikaĵojn ekde sia infana aĝo. Je sia 21-a jaro, li fariĝis jam reĝisoro de grava germana orkestro kaj poste ankaŭ en Aŭstrujo li aktivis same. Unu el la kaŭzoj de polemiko en lia biografio estis, ke li akceptis nomumon, fare de naziaj aŭtoritatuloj, kiel oficiala direktoro pri muziko en la hitlera reĝimo. Sed tion li faris certe por protekti siajn bofilinon kaj genepojn, kiuj estis judoj. Post la milito, li devis alfronti tribunalon pro tio – kaj oni juĝis lin senkulpa.

Laŭdire li havis temperamenton arogantan, malmodestan kaj politike konserveman. La muzikludistoj malŝatis lin pro lia malsimpatia kritikemo, sed ĉiuj konsentis pri lia kompetenteco. Kritikoj al lia verkaro okazis ofte pro lia ligiĝo al romantika stilo, en tempo, kiam aliaj komponistoj riskis krei revolucian modernigon en la tiel nomata “erudicia” muziko. Pro tio oni nomis lin “banala”. Sed tio ne malhelpis, ke lia muziko atingis furoran sukceson.

Li estis fekunda kreanto. Kune kun Wagner kaj Mahler, elstara reprezentanto de la malfrua germana romantikismo.

Kiel konate, lia plej fama verko estas la simfoni-poemo “Tiel parolis Zaratuŝtro”, uzita en la konata klasika filmo de Stanley Kubrick “2001 – Odiseado en la Kosmo”, en la jaro 1968. Ĝi estas la kvara el dek imponaj simfoni-poemoj. Operoj estis dek kvin, interalie “Salome”kaj “Elektra”. Liaj romantikemo, melodia virtuozeco kaj tradiciemo denove iom malplaĉis al muzikrevoluciuloj sed... plaĉis al la publiko. Kaj li komponis ne malpli ol ducent kanzonojn – la tiel nomatajn “lieder” el la germana tradicio, ĝenerale por piana akompano. Liaj “Lastaj Kvar Kanzonoj” estas majstroverkoj, kun orkestra akompano.

La historio fine absolvis la grandan Richard Strauss: arto ne devas nepre esti sufera, ŝoka aŭ revolucia. Sufiĉas, ke ĝi estu bela.

Eblas ĝui diversajn verkojn de Richard Strauss per youtube.

Memore pri Richard Strauss In memory of Richard Strauss