×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Meduzoj - El ĝenaĵo al bioplasto

Meduzoj - El ĝenaĵo al bioplasto

Nova fonto de bioteknikaj molekuloj

Malfermiĝis nova fronto en la batalo kontraŭ la meduzoj helpe de nova procezo, kiu kapablas transformi ilin en biodegrademan plaston(*) kaj en valorajn medikamentojn.

En majo ĉi-jare, publikigis UN (Unuiĝintaj Nacioj) raporton pri la damaĝoj kaŭzitaj de meduzoj kaj apelaciis al la monda scienca komunumo por helpi en la batalo kontraŭ tiu gelateneca danĝera marbesto, kiu kaŭzas al homoj brulvundojn aŭ dolorajn kramfojn muskolajn.

La abrupta, drasta plimultigo de meduzoj - kies kelkaj specioj povas atingi gigantajn dimensiojn kaj pezon de 200 kg. - kreis mondan problemon sen ĝisnuna solvo. Profesoro Ŝaĥar Riĥter, de la departemento de scienco kaj inĝenierio de materialoj en la universitato de Tel-Avivo, sukcese evoluigis procezon por transformi meduzojn en valoran materialon por produkti rimedojn por higieno, medikamentojn, ekz. biologiajn bandaĝojn, kaj vastan gamon de aliaj bioplastaj varoj.

Tiu malkovro povas signife kontribui al la batalo kontraŭ la damaĝoj de meduzoj. Tiuj damaĝoj estas aparte gravaj en tri kampoj. Meduzoj daŭre blokas kaj ofte serioze paneigas elektrajn centralojn kaj instalaĵojn por sensaligado de akvo en multaj lokoj de la mondo, interalie en Koreujo, Japanujo, Svedujo kaj Barato.

Gravan damaĝon ili kaŭzas ankaŭ al la monda industrio de fiŝado, ĉefe en la malproksima oriento: en Japanujo kaj Koreujo, pro iliaj grandaj dimensioj, meduzoj kaŭzas seriozajn ekonomiajn damaĝojn detruante la fiŝretojn. Pro la sama kialo ankaŭ en Israelo, dum la sezono, kiam meduzoj abundas, fiŝistoj tute ne forlasas la havenon.

La tria damaĝita kampo estas tiu de turismo. Tuŝoj de meduzoj sur la haŭto kaŭzantaj ĝenajn brulvundojn kaj ĉeesto de eĉ mortigaj specioj, kiel okazas en aŭstralaj plaĝoj, postulas kompreneble malpermeson de sinbanado dum longaj periodoj.

Interese rimarki, ke profesoro Riĥter tute ne estas mara biologo sed fakulo pri nanoelektroniko. En tiu kampo oni uzas ankaŭ biologiajn molekulojn kaj tute hazarde li malkovris, ke kelkaj el tiaj plej utilaj molekuloj troviĝas en meduzoj. Tio estis deirpunkto por kvarjara esploro fare de teamo, kiu inkluzivas maran biologon kaj kemiistojn. Nuntempe oni registras internaciajn patentojn pri industriaj kaj komercaj uzoj de bioteknikaj molekuloj el meduzoj.

Meduzoj konsistas je 90% el akvo, filamentoj similaj al kruroj kaj kupolforma kapo. Oni prenas la kupolojn kaj elpremas la akvon. La restanta materialo konsistas el du proteinoj tre konataj en la bioteknologia industrio: kolageno (kiu troviĝas ankaŭ en la homa haŭto kaj mucino (proteino, kiu troviĝas ĉefe en mukozaj histoj). En la nova procezo oni transformas la molekulojn de tiuj du proteinoj en kompleksajn materialojn per aldono de nanopartikloj, kiuj akirigas al ili tre utilajn ecojn, kiel elektran konduktancon, baktericidajn kaj kuracajn efikojn, kaj lumineskon.

Tiu procezo povas esti unu el eblaj solvoj al problemo de meduzoj, fonto de tre valoraj molekuloj por industrio kaj pangajnado por la mondaj fiŝistoj.

(*) Biodegradema plasto = nepoluanta plasta materialo, kiu pro agado de mikroorganismoj malkomponiĝas kaj revenas al naturo, male al porĉiama poluanta plasto el nafto.

Meduzoj - El ĝenaĵo al bioplasto Jellyfish - From nuisance to bioplastic