×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Manpremo indikas la aĝon

Manpremo indikas la aĝon

"Donu al mi vian manon, kaj mi diros al vi kiom vi aĝas". Tiel oni povus resumi la rezulton de aktuala studaĵo. La forteco de manpremo evidente indikas la biologian aĝon de homoj pli ol 60-jaraj.

La aĝo laŭ vivojaroj estas tre malpreciza mezuro: Ĉar unue la biologia aĝo dependas de la vivostilo kaj due la kondiĉoj ŝanĝiĝas dum la kuro de la tempo. Pensu pri 65-jarulo: Antaŭ 150 jaroj tio estis kadukulo, hodiaŭ tio estas mezaĝa persono.

Iel la esploristoj konfirmas la malnovan onidiron ke oni aĝas tiom kiel oni sentas sin. Nur: Kiel oni mezuru tion? Dum la pasintaj jaroj medicinistoj proponis ĉiujn eblajn alternativojn al la "kronologia aĝo" por priskribi la korpan sintrovon de pli aĝaj homoj. Multaj el tiuj proponoj estas kuriozaj, sed ili ŝajnas funkcii: La rapideco de irado, la balanco ĉe starado aŭ la rapideco kiel oni leviĝas de la seĝo - ĉiuj tiuj datumoj estas evidente indikiloj por juneco dum progresinta (aŭ "meza" aĝo).

Kiel aparte taŭga montriĝis tiucele la forteco de la manpremo. Kiu havas forton en la manoj, tiu plej ofte estas ankoraŭ korpe plenkapabla kaj devus vivi pli longe se en tiu kazo tio estas trafa konstato. Esploristoj de la novjorka universitato analizis datumojn de usonaj progresintaj mezaĝuloj kaj ili konkludas: La manpremo estas ne nur fidinda indikilo por la vivodaŭro, ĝi ankaŭ diras ion pri la mensa stato de homoj en progresinta aĝo kaj pri ilia kapablo regeneriĝi post malsanoj.

Kio surprizas - ĉu la profesio ne devus tordi la datumojn? Ĉu konstrulaboristoj ne devus havi signife pli fortan manpremon ol homoj kiuj pasigis sian tutan vivon en oficejo? Tion la esploristoj ankaŭ komence pensis. Kaj dum junaĝo tio certe estas trafa. La kunteksto tamen poste inversiĝas. Eksaj konstrulaboristoj estas kiel altaĝuloj plej ofte pli eluzitaj ol eksaj dungitoj kaj tial ili havas malpli da forto en siaj manoj.

La faktoro kleriĝo en tio ludas gravan rolon. 65-jaraj virinoj kun malalta nivelo de klereco havis la saman manforton kiel 69-jarulinoj kun alta nivelo de klereco. Simila estis la kunteksto ĉe viroj.

La esploristoj klarigas tion jene: "Kiu studis en universitato, tiu kutime havas pli sanan vivostilon, praktikas sporton kaj nutras sin racie. Tio trovas eĥon ankaŭ en statistikoj, kleraj homoj vivas pli longe. " Analizoj kiel tiu de la novjorkaj esploristoj estas gravaj por la prognozo de la loĝantara evoluo. Ĉar la vivodaŭro plue kreskas. Kaj laŭ prognozoj la fino de la flagostango ankaŭ en okcidentaj industriaj landoj ankoraŭ ne estas atingita.

Manpremo indikas la aĝon A handshake indicates the age