×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Legado levas la inteligentecon

Legado levas la inteligentecon

Legado igas infanojn inteligentaj - entute, ne nur lingve. Tion montras brita studaĵo. Infanoj kiuj dum junaj jaroj plibonigas sian legokapablon laŭ tio estos pli poste ankaŭ la pli bonaj pensantoj.

Ili estas unuovaj ĝemeloj kaj ili kreskas kune, ili havas la samajn genojn, la samajn financajn rimedojn kaj la saman klerigon - sed ili ne estas same saĝaj. De jardekoj oni scias el la esplorado pri ĝemeloj ke do ne nur la genoj difinas nian inteligentecon, sed ke ankaŭ la medio havas influon. Kion oni ne scias: Kiuj specifaj genoj kaj kiuj konkretaj influoj de la medio respondecas por nia inteligenteckvociento. "Kio koncernas la influojn de la medio, por tio ni havas utilajn ideojn. Ekzemple sana nutrado plibonigas la disvolvon de la inteligenteco, aŭ ankaŭ pli longa lerneja klerigo. Sed kio precize en la lernejo estas decida por tio, tion ni ne scias", diras la studestro. La esplorista teamo tamen malkovris unu el pluraj mekanismoj. La legado povus pozitive influi la inteligentecon. En la kadro de studaĵo pri la frua disvolviĝo de ĝemeloj oni testis la legokapablon kaj la inteligentecon de 1890 unuovaj ĝemeloj - kaj tio okazis kvinfoje: Kiam ili estis sep, naŭ, dek, dekdu kaj dekses jarojn aĝaj. Oni ĉiufoje testis kiel flue ili legas, kiel bone ili komprenas regulajn kaj neregulajn verbojn, kaj oni demandis iliajn geinstruistojn pri ilia legokapablo. La inteligentecon oni testis unuflanke lingve, tio signifas, ĉu la ĝemeloj komprenas nociojn, ĉu ili respondas je kvizaj demandoj aŭ ĉu ili povas atribui kunapartenantajn nociojn.

Aliflanke oni testis la nelingvan inteligentecon - kaj ĉe tio la rilato al legado estas atentoveka. Temis pri klasikaj taskoj, kiel ekzemple la kompletigo de logikaj skemoj kie mankis unu parto. Averaĝe pli bone sukcesis ankaŭ en la inteligentectestoj tiuj infanoj kiuj kapablis legi jam frue. Kaj la surpriza afero estas: Tiu inteligenteco ne nur estis limigita al la lingva sfero. "Se oni legas pli, oni havas pli grandan vortaron, tio estas klara. Sed ni kredas ke legado ankaŭ helpas pensi abstrakte, ĉar oni ekzemple imagas aliajn homojn, lokojn aŭ epokojn", diras la studestro. Kaj la abstrakta pensado estas grava en inteligentectestoj. Alia ekspliko estas motiviĝo. Legado povus akceli la inteligentecon ĉar ĝi helpas sidiĝi, koncentriĝi pri io kaj solvi taskon.

Ĉar la ĝemeloj havas la samajn genojn kaj la saman medion, la esploristoj konkludas pri decidaj influoj kiuj ne egalas ĉe la ĝemeloj. "Tio povus esti jam nur libro kiun nur unu el la ĝemeloj estas leginta, aŭ alia instruisto aŭ amiko". La necesan pridemandadon por tio oni ne faris, sed tion oni ankoraŭ esploros.

Legado levas la inteligentecon Reading raises the intelligence

Legado igas infanojn inteligentaj - entute, ne nur lingve. Tion montras brita studaĵo. Infanoj kiuj dum junaj jaroj plibonigas sian legokapablon laŭ tio estos pli poste ankaŭ la pli bonaj pensantoj.

Ili estas unuovaj ĝemeloj kaj ili kreskas kune, ili havas la samajn genojn, la samajn financajn rimedojn kaj la saman klerigon - sed ili ne estas same saĝaj. De jardekoj oni scias el la esplorado pri ĝemeloj ke do ne nur la genoj difinas nian inteligentecon, sed ke ankaŭ la medio havas influon. Kion oni ne scias: Kiuj specifaj genoj kaj kiuj konkretaj influoj de la medio respondecas por nia inteligenteckvociento. "Kio koncernas la influojn de la medio, por tio ni havas utilajn ideojn. Ekzemple sana nutrado plibonigas la disvolvon de la inteligenteco, aŭ ankaŭ pli longa lerneja klerigo. Sed kio precize en la lernejo estas decida por tio, tion ni ne scias", diras la studestro. Mas o que exatamente na escola é decisivo para isso, não sabemos”, diz a responsável pelo estudo. La esplorista teamo tamen malkovris unu el pluraj mekanismoj. La legado povus pozitive influi la inteligentecon. En la kadro de studaĵo pri la frua disvolviĝo de ĝemeloj oni testis la legokapablon kaj la inteligentecon de 1890 unuovaj ĝemeloj - kaj tio okazis kvinfoje: Kiam ili estis sep, naŭ, dek, dekdu kaj dekses jarojn aĝaj. Oni ĉiufoje testis kiel flue ili legas, kiel bone ili komprenas regulajn kaj neregulajn verbojn, kaj oni demandis iliajn geinstruistojn pri ilia legokapablo. La inteligentecon oni testis unuflanke lingve, tio signifas, ĉu la ĝemeloj komprenas nociojn, ĉu ili respondas je kvizaj demandoj aŭ ĉu ili povas atribui kunapartenantajn nociojn.