×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Lang Lang koncertis en Rio

Lang Lang koncertis en Rio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉu sporto kaj arto havas inter si ion komunan? Verŝajne jes, se oni konsideras la lingvajn esprimojn “lukto-artoj” (karateo, ĵudo, kungfuo, k.a. ), “la nobla arto” (bokso), kaj eĉ “arta futbalo” (termino iam uzita por priskribi la brazilan futbalstilon, nuntempe iom eksmoda...). En strikta senco, la rilato inter tiaj sportoj kaj arto estas iom dubinda, sed la fakto estas, ke tutmondaj olimpiaj ludoj kaj futbalkonkuroj, ekzemple, komenciĝas kaj finiĝas per grandiozaj dancokantaj spektakloj. Okaze de tiaj sportaj festoj, oni ofte invitas grandajn artistojn por koncertoj. Ankaŭ en Brazilo, en la lasta semajno de la Monda Futbalkonkuro 2014, okazis altnivela koncerto de grupo da eminentaj muzikistoj: la ĉina pianisto Lang Lang, gekantistoj Plácido Domingo (hispana), Ana Maria Martinez (porto-rika) kaj Paula Fernandes (brazila). Ilin akompanis Brazila Simfoniorkestro sub la gvidado de Eugene Kohn (usona). Privilegiuloj en Rio sukcesis ĉeesti laŭdire eminentan spektaklon – kaj por tio ili devis pagi same eminentan monkvanton.

Ĉiuj tiuj artistoj estas admirindaj, sed hodiaŭ ni proponas apartan komenton pri la eksterordinara figuro de Lang Lang. Tiu 32-jara virtuozo fariĝis tutmonda famulo kaj unu el la plej elstaraj kulturambasadoroj de Ĉinio. Je tiu aĝo li jam registris pli ol 20 diskojn, jam aktivis por Unicef (Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj), partoprenis edukajn programojn en Eŭropo kaj Azio kaj senĉese ekskursas tra ĉiuj kontinentoj. Kompreneble, li ankaŭ propagandas modernstilajn vestaĵojn, kio aldonas al lia enspezado konsiderindajn sumojn.

Li naskiĝis en internlanda urbo en Ĉinujo, en la jaro 1982. Li komencis siajn muzikajn studojn en Pekino kaj kompletigis ilin en Usono. En la unuaj jaroj de lia kariero, impresis la publikon la nekredebla lerteco de lia tekniko kiel pianludisto. Li elektis repertuaron ĝenerale el vibroplenaj komponaĵoj, kiuj favoris montradon de lia virtuozeco. Liaj fingroj spirhaltige dancas sur la klavaro, lia tuta korpo moviĝas sentoplene kaj lia vizaĝo emocie kuntiriĝas por transdoni jen ekstazon, jen suferon, jen infanan gajecon. Estante krome tre simpatia homo, lia tuta sinteno funkcias kiel aparta spektaklo, flanke de la muziko. Tiaj “piroteknikaĵoj” tamen alportis al li iom da kritikemo flanke de fakuloj pri la tiel nomata erudicia muziko, alkutimiĝintaj al rezerviĝemo kaj seriozeco, sed neniu kuraĝis nei, ke li produktas purajn sonojn plenajn je harmonio kaj precizeco.

Dum la lastaj jaroj, malgraŭ sia juneco, Lang Lang videble maturigas sian arton. Iom post iom li proponas ion pli profundan ol histrionadon kaj flegadon de la merkato. Li sin dediĉas al aŭtoroj kiel Mozart, Beethoven, Bach kaj Richard Strauss, por kio oni bezonas serĉadon de pli densaj tavoloj de muzika arto. Tiu rafinado de lia pianludado nun senkonteste kondukas lin al panteono de la plej grandaj muzikartistoj. Kio estis bona, nun fariĝas bonega kaj randas perfektecon.

Eblas spekti kaj aŭskulti lin per interreto:

Lang Lang koncertis en Rio Lang Lang performed in Rio