×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2014, La steloplena tago (4/4)

La steloplena tago (4/4)

Tiun ĉi radiodramon verkis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) (daŭrigita) 4. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, Panjo, kial vi silentas? Kial viaj okuloj ne plu vidas min? Panjo, kial vi genuiĝas? Kial vi mordas viajn manojn? Panjo, kio okazas, Panjo? PATRINO: Venu ĉi tien karulo, venu por ke mi brakumu vin. Mi devas diri al vi ion... ion... Mi amas vin, mia etulo, mia etulo. Mi amas vin, mi ne volas ke vi ploru, mi ne volas ke vi timu… KNABETO: Mi ne timas, Panjo. Mi sentas min bone en viaj brakoj. Kial mi timu? PATRINO: Mi devas diri al vi ion… Via pli aĝa frato troviĝas apud via patro nun. Jes, ankaǔ li foriris el la vivo. Ni esperu, ke iliaj animoj troviĝas kune en la Ĉielo, inter steloj. KNABETO: Mi komprenas, Panjo. Mi komprenas. Mia frato foriris en la Ĉielon, ĉu ne? PATRINO: Jes, karulo. KNABETO: Kaj la Ĉielo estas bela loko, tute simila al la ĝardeno de Edeno, ĉu ne? PATRINO: Jes karulo, vi bone komprenis. KNABETO: Do, en la Ĉielo estas paco, ĉu ne? Tie ekzistas nek sufero, nek perforto, la leonoj ne manĝas la bovidojn, la ursoj ne manĝas la fiŝojn, kaj ĉiuj ĝojas, ĉu ne? PATRINO: Jes karulo. En la Ĉielo, la Leono sidas apud la Bovido, La Granda Ursino kaj la Malgranda Ursino ripozas apud la Fiŝoj, kaj ĉiuj kunekzistas en la granda Paco de la Ĉielo. KNABETO: Sed mi ŝatus, ke miaj patro kaj frato vizitu nin foj-foje. Mi bedaǔras ilian malĉeeston... PATRINO: Fermu la okulojn, rigardu ene de via animo, kaj vi vidos tiujn, kiujn vi amas. Ili troviĝas en niaj koroj ĉiam, ĉar ni amas ilin. Nia amo prilumas niajn korojn, samkiel la steloj prilumas la ĉielon. Ni havas ĉielon en ni kaj ĉielon ekster ni. KNABETO: Panjo, kia estos tiu tago, kiam Paco regnos sur la tero, kiam nek malamo nek perforto plu ekzistos? PATRINO: Venu ĉi tien mia filo, venu, por ke mi legu al vi, el la Biblio, rakonton tute konsternigan: rakonton pri la savo de la mondo. Aǔskultu la profeton Jesaja: "Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron." KNABETO: Kiom bele! PATRINO: Jes, mia filo. Tiun ĉi tagon steloplenan, ni trovos Amon kaj Pacon en niaj animoj. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos sur la teron. Tiun ĉi tagon steloplenan, niaj suferoj fariĝos steloj sub niaj piedoj, kaj niaj amoj fariĝos steloj super niaj kapoj. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante nubon ; la nubo similos blankan azenon. Paco trapaŝos la pordon de via koro; via koro similos oran fortikaĵon. Paco similos vin. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante kanton, ĝi proksimiĝos al la sanktejo de via koro kaj ĝi similos vin. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante revon, ĝi revivigos mortintojn en via koro kaj ĝi similos vin.. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante lumradion, ĝi parolos ĉiujn lingvojn de Amo kaj ĝi similos vin. (Muziko: printempo) LA FINO


La steloplena tago (4/4) The Starry Day (4/4)

Tiun ĉi radiodramon verkis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) (daŭrigita) 4. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, Panjo, kial vi silentas? Kial viaj okuloj ne plu vidas min? Panjo, kial vi genuiĝas? Kial vi mordas viajn manojn? Panjo, kio okazas, Panjo? PATRINO: Venu ĉi tien karulo, venu por ke mi brakumu vin. Mi devas diri al vi ion... ion... Mi amas vin, mia etulo, mia etulo. Mi amas vin, mi ne volas ke vi ploru, mi ne volas ke vi timu… KNABETO: Mi ne timas, Panjo. Mi sentas min bone en viaj brakoj. Kial mi timu? PATRINO: Mi devas diri al vi ion… Via pli aĝa frato troviĝas apud via patro nun. Jes, ankaǔ li foriris el la vivo. Ni esperu, ke iliaj animoj troviĝas kune en la Ĉielo, inter steloj. KNABETO: Mi komprenas, Panjo. Mi komprenas. Mia frato foriris en la Ĉielon, ĉu ne? PATRINO: Jes, karulo. KNABETO: Kaj la Ĉielo estas bela loko, tute simila al la ĝardeno de Edeno, ĉu ne? PATRINO: Jes karulo, vi bone komprenis. KNABETO: Do, en la Ĉielo estas paco, ĉu ne? Tie ekzistas nek sufero, nek perforto, la leonoj ne manĝas la bovidojn, la ursoj ne manĝas la fiŝojn, kaj ĉiuj ĝojas, ĉu ne? PATRINO: Jes karulo. En la Ĉielo, la Leono sidas apud la Bovido, La Granda Ursino kaj la Malgranda Ursino ripozas apud la Fiŝoj, kaj ĉiuj kunekzistas en la granda Paco de la Ĉielo. KNABETO: Sed mi ŝatus, ke miaj patro kaj frato vizitu nin foj-foje. Mi bedaǔras ilian malĉeeston... PATRINO: Fermu la okulojn, rigardu ene de via animo, kaj vi vidos tiujn, kiujn vi amas. Ili troviĝas en niaj koroj ĉiam, ĉar ni amas ilin. Nia amo prilumas niajn korojn, samkiel la steloj prilumas la ĉielon. Ni havas ĉielon en ni kaj ĉielon ekster ni. KNABETO: Panjo, kia estos tiu tago, kiam Paco regnos sur la tero, kiam nek malamo nek perforto plu ekzistos? PATRINO: Venu ĉi tien mia filo, venu, por ke mi legu al vi, el la Biblio, rakonton tute konsternigan: rakonton pri la savo de la mondo. Aǔskultu la profeton Jesaja: "Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron." KNABETO: Kiom bele! PATRINO: Jes, mia filo. Tiun ĉi tagon steloplenan, ni trovos Amon kaj Pacon en niaj animoj. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos sur la teron. Tiun ĉi tagon steloplenan, niaj suferoj fariĝos steloj sub niaj piedoj, kaj niaj amoj fariĝos steloj super niaj kapoj. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante nubon ; la nubo similos blankan azenon. Paco trapaŝos la pordon de via koro; via koro similos oran fortikaĵon. Paco similos vin. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante kanton, ĝi proksimiĝos al la sanktejo de via koro kaj ĝi similos vin. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante revon, ĝi revivigos mortintojn en via koro kaj ĝi similos vin.. Tiun ĉi tagon steloplenan, Paco venos rajdante lumradion, ĝi parolos ĉiujn lingvojn de Amo kaj ĝi similos vin. (Muziko: printempo) **************LA FINO**********************