×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2014, La steloplena tago (3/4)

La steloplena tago (3/4)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) 3. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kien foriris mia pli aĝa frato? Kien li foriris? Kien li foriris? PATRINO: Via frato foriris al la milito, ĉar en la mondo okazas militoj, kaj via frato fariĝis soldato. Soldato… KNABETO: Panjo, kial vi ploras dum la tuta tago? Kial vi ne volas ludi kun mi? Kial? Kial? PATRINO: Mi ploras, ĉar mi pensas pri via frato. Mi ploras, ĉar mi estas patrino de soldato. Mi ploras, ĉar dum la milito via frato devas mortigi aǔ morti, kaj mi ne volas ke li mortigu, kaj mi ne volas ke li estu mortigita. Mi ploras, ĉar ĉiuj soldatoj en la mondo estas filoj de plorantaj patrinoj, kaj ĉiuj devas mortigi aǔ morti. Tamen, ni estas ĉiuj el la sama familio, la familio de Adam. Tial la milito estas la plej trista afero en la mondo, karulo. Kaj la patrinoj ploras, ploras, ploras... KNABETO: Ĉu ankaǔ mi devas fariĝi soldato? Do, ja tio mi devas fariĝi? Ĉu tio estas mia estonteco? Cu tial mi troviĝas sur la tero? Por mortigi aǔ esti mortigita? Diru al mi la veron, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Panjo! Panjo! PATRINO:(parolas al si mem) Dio mia! La demandoj de la infanoj! Tiuj demandoj, kiujn ni ne scipovas respondi! Tiuj demandoj obstinaj, tiuj demandoj tiom gravaj, kiuj ricevas neniun respondon krom niaj larmoj, niaj larmoj, niaj larmoj… KNABETO: Diru al mi la veron, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Panjo! PATRINO: Mia filo, ni devas esperi… ĉar Dio donis al ni la esperon… Ni esperu, ke unu tagon estos pli da amo inter la homoj sur la tero… kaj militoj ne plu okazos… Ni esperu… KNABETO: Sed kial entute okazas milito, se Dio donis al ni la tutan teron, kaj ni ĉiuj apartenas al la sama familio, la familio de Adam? Kial, Panjo? Kial? Kial? Kial? PATRINO: (parolas al si mem) Dio mia! Kiom da infanoj faras la saman demandon en la mondo? Kiom da patrinoj havas neniun respondon krom larmoj, larmoj, larmoj… KNABETO: Kial? Kial? Kial? PATRINO: Mia filo, mi estas simpla virino. Mi ne scipovas respondi al ĉiuj viaj demandoj. Mi ne estas filozofo. Mia filo, mi tamen scias ke ni devas esperi… ĉar Dio donis al ni la esperon… Ni devas esperi, ke unu tagon estos pli da amo inter la homoj sur la tero… kaj militoj ne plu okazos… Ni devas esperi. (Paŭzo) Foje ekzistis fama germana filozofo, Immanuel Kant, kiu diris tiujn vortojn: "Ĉiutage, du aferoj des pli plenigas mian spiriton per admirego kaj konsterno, ju pli mi pensas pri tio: la steloplena ĉielo super mi kaj la morala leĝo ene de mi.” KNABETO: Mi ne komprenas, Panjo. Kion tio signifas? PATRINO: Tio signifas, ke ni povas esperi. Se la moralo troviĝas en ni, konstruita ene de ni, samkiel la ĉielo estas konstruita super ni, tio signifas, ke ni povas esperi, ke venos la tempo, kiam la homoj amos unuj la aliajn kiel veraj fratoj kaj vivos en paco. Ĉar Dio estas ĉiam kun ni, Li ne forlasas nin. KNABETO: Tio estas kion la filozofo diris? PATRINO: Al menaǔ, tio estas kion mi komprenis... KNABETO: Diru al mi denove, kiel nomiĝis tiu germana filozofo? PATRINO: Li nomiĝis Immanuel Kant. Lian antaǔnomon li mem elektis, kiam li lernis la hebrean, por legi la Biblion. "Immanu El" en la antikva hebrea signifas: " kun ni estas Dio". Mi kredas, ke li elektis tiun ĉi nomon, por ke ĉiuj komprenu lian plej gravan mesaĝon, la resumon de ĉiuj imponaj libroj kiujn li verkis: " kun ni estas Dio, Immanu El". KNABETO: Jes, Panjo. Tion mi komprenas. (Muziko: vintro) (daŭrigota)


La steloplena tago (3/4) The Starry Day (3/4)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) 3\\. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kien foriris mia pli aĝa frato? Kien li foriris? Kien li foriris? PATRINO: Via frato foriris al la milito, ĉar en la mondo okazas militoj, kaj via frato fariĝis soldato. Soldato… KNABETO: Panjo, kial vi ploras dum la tuta tago? Kial vi ne volas ludi kun mi? Kial? Kial? PATRINO: Mi ploras, ĉar mi pensas pri via frato. Mi ploras, ĉar mi estas patrino de soldato. Mi ploras, ĉar dum la milito via frato devas mortigi aǔ morti, kaj mi ne volas ke li mortigu, kaj mi ne volas ke li estu mortigita. Mi ploras, ĉar ĉiuj soldatoj en la mondo estas filoj de plorantaj patrinoj, kaj ĉiuj devas mortigi aǔ morti. Tamen, ni estas ĉiuj el la sama familio, la familio de Adam. Tial la milito estas la plej trista afero en la mondo, karulo. Kaj la patrinoj ploras, ploras, ploras... KNABETO: Ĉu ankaǔ mi devas fariĝi soldato? Do, ja tio mi devas fariĝi? Ĉu tio estas mia estonteco? Cu tial mi troviĝas sur la tero? Por mortigi aǔ esti mortigita? Diru al mi la veron, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Panjo! Panjo! PATRINO:(parolas al si mem) Dio mia! La demandoj de la infanoj! Tiuj demandoj, kiujn ni ne scipovas respondi! Tiuj demandoj obstinaj, tiuj demandoj tiom gravaj, kiuj ricevas neniun respondon krom niaj larmoj, niaj larmoj, niaj larmoj… KNABETO: Diru al mi la veron, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Respondu al mi, Panjo! Panjo! PATRINO: Mia filo, ni devas esperi… ĉar Dio donis al ni la esperon… Ni esperu, ke unu tagon estos pli da amo inter la homoj sur la tero… kaj militoj ne plu okazos… Ni esperu… KNABETO: Sed kial entute okazas milito, se Dio donis al ni la tutan teron, kaj ni ĉiuj apartenas al la sama familio, la familio de Adam? Kial, Panjo? Kial? Kial? Kial? PATRINO: (parolas al si mem) Dio mia! Kiom da infanoj faras la saman demandon en la mondo? Kiom da patrinoj havas neniun respondon krom larmoj, larmoj, larmoj… KNABETO: Kial? Kial? Kial? PATRINO: Mia filo, mi estas simpla virino. Mi ne scipovas respondi al ĉiuj viaj demandoj. Mi ne estas filozofo. Mia filo, mi tamen scias ke ni devas esperi… ĉar Dio donis al ni la esperon… Ni devas esperi, ke unu tagon estos pli da amo inter la homoj sur la tero… kaj militoj ne plu okazos… Ni devas esperi. (Paŭzo) Foje ekzistis fama germana filozofo, Immanuel Kant, kiu diris tiujn vortojn: "Ĉiutage, du aferoj des pli plenigas mian spiriton per admirego kaj konsterno, ju pli mi pensas pri tio: la steloplena ĉielo super mi kaj la morala leĝo ene de mi.” KNABETO: Mi ne komprenas, Panjo. Kion tio signifas? PATRINO: Tio signifas, ke ni povas esperi. Se la moralo troviĝas en ni, konstruita ene de ni, samkiel la ĉielo estas konstruita super ni, tio signifas, ke ni povas esperi, ke venos la tempo, kiam la homoj amos unuj la aliajn kiel veraj fratoj kaj vivos en paco. Ĉar Dio estas ĉiam kun ni, Li ne forlasas nin. KNABETO: Tio estas kion la filozofo diris? PATRINO: Al menaǔ, tio estas kion mi komprenis... KNABETO: Diru al mi denove, kiel nomiĝis tiu germana filozofo? PATRINO: Li nomiĝis Immanuel Kant. Lian antaǔnomon li mem elektis, kiam li lernis la hebrean, por legi la Biblion. "Immanu El" en la antikva hebrea signifas: " kun ni estas Dio". Mi kredas, ke li elektis tiun ĉi nomon, por ke ĉiuj komprenu lian plej gravan mesaĝon, la resumon de ĉiuj imponaj libroj kiujn li verkis: " kun ni estas Dio, Immanu El". KNABETO: Jes, Panjo. Tion mi komprenas. (Muziko: vintro) (daŭrigota)