image

Esperanta Retradio 2014, La steloplena tago (1)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI )

1. (Muziko: printempo) KNABETO: Saluton, fragila burĝono, tremanta fragila burĝono! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? BURĜONO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de branĉeto, tremanta revo de branĉeto; kanto de pluvo, kareso de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: somero) KNABETO: Saluton, verda folio, tremanta verda folio! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? VERDA FOLIO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de burĝono, tremanta revo de burĝono; danco de pluvo, rideto de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Saluton, aǔtuna folio, tremanta aǔtuna folio! Diru al mi, amiko, kio vi estos foje? AǓTUNA FOLIO : (Voĉo de Patrino) Mi estos revo en vento, tremanta revo en vento; murmuro de pluvo, eĥo de suno, jen kio mi estos foje. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estis antaǔe? Kio mi estis? Kio mi estis antaǔ ol mi fariĝis infano? PATRINO: Karulo, vi estis nia revo, la revo de Paĉjo kaj mi, la fluganta kanto de du koroj, jen kio vi estis antaǔe. (Muziko: printempo) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estos? Kiu mi estos? Kia mi estos, post kiam mi ne plu estos infano? PATRINO: Vi rikoltos kolorojn, la melodiojn de la lumo; rikoltisto de sinsekvaj sezonoj, rikoltisto de doloroj kaj ĝojoj, jen kio vi estos. (Muziko: somero)

daŭrigota



Want to learn a language?


Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI )

1. (Muziko: printempo) KNABETO: Saluton, fragila burĝono, tremanta fragila burĝono! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? BURĜONO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de branĉeto, tremanta revo de branĉeto; kanto de pluvo, kareso de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: somero) KNABETO: Saluton, verda folio, tremanta verda folio! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? VERDA FOLIO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de burĝono, tremanta revo de burĝono; danco de pluvo, rideto de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Saluton, aǔtuna folio, tremanta aǔtuna folio! Diru al mi, amiko, kio vi estos foje? AǓTUNA FOLIO : (Voĉo de Patrino) Mi estos revo en vento, tremanta revo en vento; murmuro de pluvo, eĥo de suno, jen kio mi estos foje. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estis antaǔe? Kio mi estis? Kio mi estis antaǔ ol mi fariĝis infano? PATRINO: Karulo, vi estis nia revo, la revo de Paĉjo kaj mi, la fluganta kanto de du koroj, jen kio vi estis antaǔe. (Muziko: printempo) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estos? Kiu mi estos? Kia mi estos, post kiam mi ne plu estos infano? PATRINO: Vi rikoltos kolorojn, la melodiojn de la lumo; rikoltisto de sinsekvaj sezonoj, rikoltisto de doloroj kaj ĝojoj, jen kio vi estos. (Muziko: somero)

daŭrigota

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.