×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La scienco esploras la feliĉon

La scienco esploras la feliĉon

Valoras la penon serĉi la feliĉon, ĉar unu afero estas klara: Kiu estas feliĉa, tiu vivas pli longe.

Ĉu faras diferencon en la sento pri feliĉo ĉu iu gajnas en la loterio aŭ ĉu iu sidas en rulseĝo? Je la unua vido tio ŝajnas tro drasta komparo kiu tamen jam estas science esplorita.

"La diferenco estas apenaŭ rimarkebla", diras psikologo de la universitato en Innsbruck. Ĉar: "Ĉiu homo difinas feliĉon alimaniere". Laŭ tio gajninto en la loterio ja povas esti tre feliĉa en la momento de la gajno aŭ homo kiu post akcidento havas korpan handikapon tiam povas esti tre malfeliĉa. Sed je longa vido gravas kiel oni traktas sian vivon.

Do, kio feliĉigas homojn? Tio varias ĉirkaŭ la terglobo. Tamen la faktaj influfaktoroj estas universalaj. Montriĝas eĉ ke funkcianta publika administrado estas decida faktoro. Kiu estus pensinta ke burokratio feliĉigas? Sed la datumoj de la esploroj montras ĝuste tion.

La plej granda diferenco rilate al la feliĉosento videblas inter Zimbabvo kaj Danlando. Sur 10-ŝtupa skalo de kontenteco la mezumoj de ambaŭ landoj montras signifan diferencon: Zimbabvo havas mezumon de 2,8 (granda malkontento), Danlando 8,3 (granda kontento). La datumoj de la Monda Banko montris ke la kvalito de la administrado estas plej malbona en Zimbabvo kaj plej bona en Danlando. Evidente la administrado estas eĉ pli grava por la feliĉo ol la materiala bonstato.

Mono certe kontribuas al feliĉo, pli en malriĉaj landoj, malpli en riĉaj landoj. Grava faktoro por la feliĉo estas libereco. Se oni povas libere elekti sian profesion aŭ sian vivopartneron, tio havas signifan influon pri la feliĉosento.

Decidan rolon ludas la kunsocianoj. Kiu havas bonajn sociajn rilatojn, tiu estas pli feliĉa. Kaj feliĉo siavice plifaciligas havi sociajn kontaktojn kaj pli bonajn ŝancojn pri funkcianta geedza rilato.

La kunsocianoj eĉ ludas pli gravan rolon ol la sano. Ĉiu el ni povas malsaniĝi. Se oni estas sola, tio pli malbonigas la situacion. La plej grava faktoro por la feliĉo laŭ tio estas familio, amikoj kaj ankaŭ la flegistoj.

Estas science pruvite ke feliĉaj homoj vivas pli longe. Tio montriĝis en longtempaj studaĵoj kiuj daŭris pli ol 30 jarojn.

Ĉu sciencisto povas doni konsileton por la feliĉo? Ne. Estas ĉies propra afero trovi taŭgan vivmanieron. Oni devas lerni el akcidentoj kaj el rekomencoj kaj tiel kolekti vivosaĝecon. Por tio helpas pozitiva sinteno: "Ĉar se oni ne havas pozitivan sintenon, oni tute eĉ ne provas trovi pli bonan vivon".

La scienco esploras la feliĉon Science investigates happiness