×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La rapidega trajno de Japanio

La rapidega trajno de Japanio

Antaŭ 50 jaroj Japanio prezentis sian unuan rapidegan trajnon. La "Ŝinkansen" establis novajn mezurilojn, Japanio eksportas tiun senprobleme funkciantan transportteknikon ĝis hodiaŭ. La ekfunkciigo de la trajno estis revolucio por la mondaj fervojoj. La ĝis tiam neniam vidita dezajno de la flulinieco, la senmodela spaceco por la pasaĝeroj kaj la rapideco de 200 kilometroj en horo: La japana fervojo ŝajnis prezenti vidon en la estontecon kaj tamen estis nuntempo.

Antaŭ duona jarcento, je la 1-a de oktobro 1964, la nova trajno Ŝinkansen startis por sia unua regula veturo, unu semajnon antaŭ la inaŭguro de la Olimpiaj Ludoj en Tokio. Je la unua fojo la plej granda sportevento de la mondo okazis en Azio. Tio estis perfekta ŝanco por Japanio prezenti sin en laŭeble bona lumo.

Apenaŭ 20 jarojn antaŭe dum la Dua Mondmilito la lando estis preskaŭ plene detruita. Sed post tio Japanio nekredeble reorganiziĝis: Jaron post jaro la ekonomio kreskadis, kaj la plej multaj homoj atingis bonstaton. Per la Olimpiaj Ludoj oni povis diri: Japanio estas reveninta. Kaj unu el la plej gravaj simboloj ja estis la Ŝinkanseno.

Ekde tiam Japanio iel estas la nacio de la trajnoj: La lando estis decide pludisvolvinta la teknologion kiu origine faris atingebla en Eŭropo forajn lokojn dum la 19-a jarcento. La Ŝinkanseno estis ne nur pli rapida, sed estis farinta grandan salton antaŭen je preskaŭ ĉiuj niveloj. Pro tio ankaŭ ĉe enketo ĉi somere en Japanio la trajno estis elektita la plej grava teknologia novigo de la 20-a jarcento.

La Ŝinkanseno ofertis multajn teknikajn novigojn. Ĉiuj aksoj de la trajno posedis sian propran pelilon kio kondukis al la konsiderinda akcelado kaj al la alta rapideco. La trajno estis kunmetita el paroj de du vagonoj. Kaj la vagonoj estis pli larĝaj ol la ĝistiamaj eŭropaj modeloj kaj tial en unu vico povis sidi 5 personoj anstataŭ kvar.

Ankaŭ rilate al akurateco kaj pureco la Ŝinkanseno establis novajn mezurilojn. Se ĝi entute foje malfruas tiam la malfruo averaĝe estas malpli ol 30 sekundoj. Antaŭ ĉiu veturo la trajno estas purigata dum kelkaj minutoj por pretigi ĝin rekte por nova veturo.

La taktado de la veturoj same estas impresa. Inter Tokio kaj la aliaj grandaj urboj ĉiam post kelkaj minutoj ekveturas Ŝinkanseno. La trajno pruvis ke ĝi estas altgrade sekura. Ĝis nun dum unu el la maloftaj trafikakcidentoj neniu homo mortis, ankaŭ danke al instalita sistemo de averto pri tertremoj.

Hodiaŭ la Ŝinkanseno ne plu estas la plej rapida trajno: Nun la TGV en Francio kaj la Transrapido en Ŝanhajo atingas pli altajn rapidecojn. Sed nun en Japanio oni estas konstruanta novan rapidegan trajnon kiu devos rompi ĉiujn rekordojn: La "Maglev" kapablos atingi rapidecon de 500 kilometroj en horo - ekde 150 km/h ĝi ŝvebos per magneta forto super la reloj. La trajno ekfunkcios de la jaro 2027 kaj atingos preskaŭ la duoblan averaĝan rapidecon ol la Ŝinkanseno.

La Ŝinkanseno aliflanke estas daŭre modernigata. Ĝi nun jam atingis sur rektaj trakoj maksimuman rapidecon de 300 km/h. Oni konstruas novajn trakojn por kunligi pli da urboj kun Tokio kaj por tiel akceli la turismon. Do la Ŝinkanseno havos ankoraŭ gloran estontecon.

La rapidega trajno de Japanio Japan's high-speed train