×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La neŝatata ventenergio

La neŝatata ventenergio

En septembro 147 enloĝantoj de vilaĝo kun entute 332 enloĝantoj en montara regiono sude de Salzburg malebligis per voĉdonado la konstruadon de ventoparko kiu devis provizi 14.000 domojn per elektra kurento. Per tio ili kaŭzis problemon al la landa registaro de Salzburg, ĉar la energiplano 2020 ordonas ke la lando ĝis tiam devas esti provizata je 50 procentoj per renovigeblaj energioj, interalie per ventenergio. Ankaŭ en aliaj regionoj de Aŭstrio formiĝas iniciatoj kontraŭ ventoradoj, preskaŭ ĉie kie oni planas starigi ilin.

Unuflanke multaj homoj malakceptas la videblan impreson (kvankam en la pejzaĝo jam troviĝas multaj similaj teknikaj instalaĵoj), kaj aliflanke ventoradoj kaŭzas certan bruon kaj fakte ne estas senproblemaj por birdoj. Precipe grandaj birdoj kiel agloj kaj cikonioj, kiuj havas longan vivodaŭron kaj malmultajn idojn, estas endanĝerigataj. Unuopaj kolizioj povus minaci la populaciojn de tiaj bestoj, kiel tion montras studaĵoj. Ankaŭ gravaj transflugaj lokoj kiel ĉe la lago de Neusiedl en la oriento de Aŭstrio restu sen ventoradoj, ĉar tie granda nombro da birdoj endanĝeriĝus. Tion oni en Aŭstrio jam sufiĉe konsideris. Aliflanke en la alpaj regionoj oni nur scias malmulte pri la sezona transmigrado de birdoj. Sed se oni singarde kaj zorge elektas la starigejojn de ventoradoj, tiam ventenergio estas bona afero.

Ventenergio nuntempe malgraŭ vastaj lokaj rezistoj estas kreskanta, sed ne ekvilibre dislokigita. Plej multaj instalaĵoj staras en ebenaj regionoj ĉar tie regas la plej bonaj ventocirkonstancoj. En montaraj regionoj la bonaj starigejoj troviĝas sur flankoj de montoj kie la situacio por starigi kaj funkciigi instalaĵojn estas multe pli malfavora.

Kiom da elektra kurento per tio maksimume estos ĉerpebla, tio estas malfacile taksebla. Ĉe pli fruaj studaĵoj oni ĉiam subtaksis la potencialon. Se oni kalkulas laŭ la eblaj, ankoraŭ liberaj starigejoj kaj la ventocirkonstancoj, tiam teorie elektra kurento el ventenergio povus komplete kovri la bezonon de Aŭstrio.

Resume eblas diri ke jam 6 procentoj de la elektra kurento en la jaro 2013 devenas el ventenergio. En la orienta lando Burgenland (laŭlonge de la limo al Hungario) estis produktita el ventenergio eĉ pli da kurento ol la tuta lando konsumas, nome 114 procentojn. En la jaro 2030 la ventenergio povus kovri kvaronon de la tuta bezono pri elektro en Aŭstrio.

La neŝatata ventenergio The unpopular wind energy