×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La mirinda brazila kripluleto

La mirinda brazila kripluleto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo La baroka periodo de arto komenciĝis en la 16-a jarcento, en Italujo, kiel reago al la renesanca periodo. Ĝi estas emocioplena formo de arto, kiu oponiĝis al la raciismo de la antaŭa periodo. En la baroka arto pasioj pulsas per movoj, kurbaj linioj, fortaj koloroj kaj intensaj sentoj. La vorto “barueco”, en la hispana lingvo, signifas neperfektan perlon. Kvankam naskita en Eŭropo, ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo, inkluzive de Ameriko. Ankaŭ Brazilo kontribuis al tiu universala formo de esprimo de belo.

En ĉi tiu monato novembro 2014, brazilanoj rememoras la morton de grava artisto de la baroka skolo, okazinta antaŭ 200 jaroj. Li estis skulptisto kaj kreinto de monumentoj, vaste konata kiel “Aleijadinho”: ĉi tiu vorto tradukiĝas en Esperanto per “Kripluleto”. Lia vera nomo estis Antonio Francisco Lisboa kaj lia vivo estIs plena je misteraj elementoj. Onidire li eĉ partoprenis en la unuaj ribeloj por liberigo de Brazilo disde la portugala regado. Li estis malriĉa mestizo, ido de portugala arkitekto kaj negra sklavino. Lia patro mem estis lia unua instruisto pri skulptarto. Lian alnomon kaŭzis siatempe nekonata malsano, kiu misformis lian korpon kruele kaj dolore, ekde lia kvardekjara aĝo. Li eĉ perdis partojn de sia korpo, interalie fingrojn, kio devigis lin skulpti per ĉiziloj alligitaj al la manoj. Li naskiĝis en la jaro 1730 kaj pasigis sian tutan vivon en la brazila ŝtato Minas Gerais.

La Kripluleto Lia verkaro estas impona. En la urbo Congonhas do Campo li lasis ensemblon da ŝtonfiguroj de la 12 profetoj el la Biblio, ĉe sanktejo “Bom Jesus de Matosinhos”, kiuj estas liaj plej famaj verkoj. Samloke, dekoj da lignaj homaj figuroj en natura grandeco ilustras la pasionon de Jesuo. En la historia, belega urbo Ouro Preto, eksĉefurbo de la ŝtato kaj konsiderata de UNESCO kiel monda riĉaĵo, troviĝas la majesta preĝejo de Nia Sinjorino “do Carmo” , kie estas videblaj ornamaĵoj faritaj de la “Kripluleto”, inter aliaj artistoj. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj havas religian aspekton. En Ouro Preto troviĝas muzeo omaĝe al li. Ĉar li ne kutimis subskribi siajn skulptaĵojn, malfacile estas foje identigi ilian aŭtentikecon.

Tiu grava artisto markis la historion de arto en Ameriko. Oni kutime diras, ke la baroka arto komenciĝis en Italujo kaj finiĝis en Minas Gerais. Per youtube eblas spekti diversajn vidindajn filmojn pri la granda brazila “Kripluleto”.

La mirinda brazila kripluleto The wonderful Brazilian cripple