×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La klopodo rekrei la homon

La klopodo rekrei la homon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Skulptarton oni konsideras la kvara klasika arto. Kurioze estas observi, ke de jarmiloj skulptistoj obsede klopodas reprodukti precipe la homan korpon, jen per metalo, argilo, ligno, ŝtono. Jam de jarcentoj antaŭ Kristo oni kreis ilin en Hindujo, Ĉinujo, Japanujo, Helenujo kaj aliaj lokoj. En tiu antikva tempo, la helena civilizacio eternigis tiun arton per siaj Venuso kaj Venkantino el Samotraco. Grekoj atingis altan gradon de perfekteco, kiam ili skulptis la homan korpon. Tiun perfektemon persekutis geniaĵoj en Renesanco, el kiuj la Davido kaj la “Pietá”, de Mikelanĝelo estas plej konataj ekzemploj. Post la baroka periodo, plena je pasio kaj troigoj, modernaj skulptistoj komencis favori emocion kaj personismon anstataŭ serĉado de anatomia perfekteco: la “Pensulo” kaj “La Kiso” de Rodin inaŭguris novan eraon en la arto. Sed sendube, ĝis la nuna tempo, artistoj plu klopodas rekrei la homon, en sia ŝajne neestingebla, iaspeca narcisismo.

Unu el tiuj modernaj artistoj nuntempe ekskursas en Brazilo: Ron Mueck. Kolekto konsistanta el naŭ liaj skulptaĵoj venintaj el Parizo trapasis Bonaeron, Rio-de-Ĵanejron kaj nun staras ĉe la bela Ŝtata Pinakoteko, en San-Paŭlo. Ĝi estas impresa kolekto. La figuroj de Mueck atingas altan gradon de realismo: la haŭto, la okuloj, la ungoj, eĉ sulketoj kaj makuloj, vundoj, sango, ĉio aspektas absolute kiel la naturo. La statuoj aspektas, kvazaŭ ili tuj parolos kaj moviĝos antaŭ la rigardanto. Kaj tamen, atmosfero de mistero kaj delikateco ĉirkaŭas ilin. Tiurilate, plej impresa estas la figuro de sidanta, soleca viro en boato.

Interesa trajto en la verkaro de Mueck estas, ke en sia realismo li tamen sisteme rifuzas rekrei siajn figurojn en la normala homa dimensio: aŭ ili estas grandegaj (foje kvin metrojn altaj), aŭ malgrandaj – sen perdo de la ŝoka perfekteco.

Ron Mueck naskiĝis en la jaro 1958, en Melburn, Aŭstralio, kaj loĝas kaj laboras en Londono. Kiam li estis infano, lia patrino faradis tolpupojn kaj lia perfektema patro, marionetojn. Li mem laboris jam por industrio de reklamoj. Por siaj verkoj li uzas argilon, rezinon, vitran fibron kaj silikonon. La haroj estas enmetataj unu post alia. Por ĉiu verko necesas longa, senfine pacienca konstruado, milimetro post milimetro – kiel montras filmo, kiu akompanas la ekspozicion.

La publiko komprenas la valoron de la eminenta artisto kaj formas kilometrajn vicojn antaŭ la Pinakoteko, por viziti la ekspozicion. Valoras la penon: ĝi estas unika okazo propraokule admiri unu novan, ravan klopodon rekrei la homon, fare de talentegulo.

La klopodo rekrei la homon The effort to recreate man