×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La elektra biciklo pli taŭgas por mallongaj vojoj

La elektra biciklo pli taŭgas por mallongaj vojoj

En la ĉiutago tri el kvar vojoj longas malpli ol dek kilometrojn - tio estas ideala por pedelekoj (elektraj bicikloj), diras la aŭstra ŝtata aŭtoritato pri medio. Kaj kio pri la efikoj al la medio kompare al la normala biciklo?

La unuaj bicikloj kun elektra helpmotoro, la tiel nomataj pedelekoj, estis ankoraŭ konsiderataj kiel malfortaj veturiloj por altaĝuloj. Sed intertempe ili estas pritaksataj kiel alternativo al aŭtomobilo. En studaĵo oni konstatas ke pedelekoj povus parte anstataŭi aŭtomobilojn kaj ke ili estas plenvaloraj veturiloj.

Precipe por distancoj inter kvin kaj dudek kilometroj, sed ankaŭ por la transportado de aĉetaĵoj aŭ de aliaj ŝarĝoj kaj kiel transportilo por infanoj la elektraj bicikloj havas grandajn avantaĝojn. Danke al la elektra subteno la elektraj bicikloj ebligas al malpli trejnitaj samtempanoj atingi pli grandajn distancojn kaj tiel povas plenumi la ĉiutagan veturon al la laborejo per biciklo.

Laŭ la aŭtoroj de la studaĵo ĝis distanco de kvin kilometroj la biciklo (ĉu sen aŭ kun elektra subteno) estas krome la plej rapida trafikilo. La pedeleko tenas tiun antaŭecon ankoraŭ eĉ ĝis dek kilometroj - kaj tri kvaronoj de ĉiuj veturitaj vojoj situas en la gamo de dek kilometroj aŭ malpli. Je pli grandaj distancoj venkas la aŭtomobilo, sed nur kun minimuma antaŭeco. Kaj eĉ ĝis 20 kilometroj la tempodiferenco por atingi sian celon estas minimuma.

Vide al la plialtiĝantaj kostoj por malkreskanta areo por parkumado la pedeleko povas fariĝi por profesiaj komutantoj profitiga alternativo. Spertoj el Aŭstrio, Nederlando kaj Danlando montras ke profesiaj komutantoj sendube pretas anstataŭigi la aŭtomobilon per pedeleko. En Kopenhago ekzemple la kvoto de bicikloj en la urba trafiko estas danke al tajlorita infrastrukturo 44 procentoj.

Intertempe la elektra subteno etendiĝas ankaŭ al ŝarĝbicikloj. La motoroj igas la pezajn biciklojn facile vetureblaj transportiloj. La germana poŝto ekzemple intertempe jam uzas 6000 elektrajn biciklojn por pli facile povi movi la letertransportajn poŝojn kun pezo de 50 kilogramoj.

Malgraŭ la avantaĝoj de elektraj bicikloj la aŭtoroj de la studaĵo koncedas ke pedeleko ekspluatas la medion pli forte ol tradicia biciklo sen elektra motoro, sed tamen esence malpli ol aŭtomobiloj kun benzin- aŭ dizelmotoroj.

Por pligrandigi la nombron de pedelek-uzantoj necesas plibonigi la infrastrukturon por bicikloj. Tiel nomataj porbiciklaj rapidvojoj estus tre utilaj. Ili plirapidigas la veturadon kaj ili bonege taŭgas por elektraj bicikloj. Sed ne nur necesas sufiĉe da taŭgaj vojoj, sed ankaŭ parkumejoj por elektraj bicikloj kiuj pro la instalita motoro ja estas pli pezaj ol tradiciaj bicikloj kaj tial bezonas parkumejon je la nivelo de la vojo. Estas klare ke pedelek-uzanto volas ankaŭ sekure parkumi sian altvaloran biciklon.

La elektra biciklo pli taŭgas por mallongaj vojoj The electric bike is more suitable for short distances