×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La danĝera libera fluo de informoj

La danĝera libera fluo de informoj

En ŝtatoj kun malforta socia ordo aŭ grandaj sociaj tensioj en la interno, diktaturaj sistemoj povas establiĝi. Tiuj sistemoj sin apogas sur iu malnova aŭ nova ideologio, ofte misuzante religiajn tradiciojn por subjugi la homojn kaj igi ilin obei la ordonojn de la superuloj de la ŝtato.

Por tion atingi ili aplikas la rimedon de politika propagando, kun la celo ke ĉiuj pensu same. Tio ofte ne nur limiĝas al politikaj sintenoj, sed ankaŭ ofte ampleksas privatajn aferojn, nome la rilaton inter viroj kaj virinoj, ĉar ankaŭ la geedza rilato ne estu ĉelo de aŭtonomio, sed ĝi subordiĝu al la politika kaj socia linio de la regantoj. Kaj la infanoj kompreneble laŭeble frue ensuĉu la doktrinon de la regantoj, por ke ili plenkresku kiel estontaj servantoj de la reganta sistemo.

Tio okazis en la grandaj faŝismaj diktaturoj ĝis post la Dua Mondmilito, kaj tio okazis en komunismaj diktaturoj. Kaj tio nun okazas ekzemple en islamismaj diktaturoj. Ĉiujn diktaturojn kunligas granda timo: Nome ke per ekstera influo, per enfluado de informoj, la homoj en la koncernaj landoj povus infektiĝi de ideoj pri homaj rajtoj, pri memstareco kaj pri libereco kaj demokratio.

La grandaj diktaturoj de la Dua Mondmilito pro tio ankaŭ timis Esperanton, ĉar la ideo pri komuna lingvo akcelas la kunfratiĝon de homoj de lando al lando kaj tiel rompas la ordonitan malamikecan sintenon kontraŭ aliaj popoloj. Rilate al Esperanto tio nun estas historiaĵo, ĉar pro diversaj politikaj interesoj ankaŭ en demokratiaj landoj la ideo pri komuna neŭtrala lingvo trovis nur malmultajn apogantojn, kaj tiam ankoraŭ mankis la teknikaj rimedoj por kunigi la homojn reale per vojaĝoj aŭ virtuale per la komunikrimedoj.

Hodiaŭ ambaŭ teknike facile eblas kaj la fluo de homoj kaj de informoj atingis dimensiojn kiuj antaŭ kelkaj jardekoj estis ankoraŭ neimageblaj. Kaj en tio la demando pri lingvo ludas nur tre malgrandan rolon, ĉar ekzemple en la interreto eblas uzi ĉiujn lingvojn, eĉ lokajn dialektojn, kaj homoj estas tiel atingeblaj ĉie en la mondo.

Por daŭre funkciigi diktaturan sistemon hodiaŭ do necesas drastaj paŝoj por bari la fluon de informoj de ekstere. Tio povas esti rigida cenzuro de la interreto ĝis la plena malebligo aŭ malpermeso de ĝia uzado.

Sed rilate al Esperanto la nuna situacio havas la avantaĝon ke neniu plu timas ĝin, por politikistoj ĝi estas apenaŭ perceptebla libertempa okupiĝo de malmultaj homoj. Kaj tial la agado por kaj per Esperanto ĝuas liberecon. Se ni saĝe aplikas tiun liberecon ni povas antaŭenigi kaj plifortigi nian aferon. Oni ja povas peti ŝtatajn subvenciojn por plej diversaj sociaj kaj kulturaj agadoj, sed oni ne estu tiom naiva kredi ke iuj ŝtataj instancoj vere subtenas Esperanton kaj aktive akcelos ĝin.

Jam la aŭstra prezidento Franz Jonas, kiu estis esperantisto, diris en sia malferma parolado de la UK en Vieno 1970: "Ne fidu tro je la ŝtataj instancoj, apogu vin sur viaj propraj fortoj". Tio estas grava instruo, ĝi plene validas ankoraŭ hodiaŭ. Tio signifas ke ni devas plifortiĝi interne en nia lingvokomunumo, kaj la rimedo por tio estas altkvalita lingva kunlaboro. Jen kial la Esperanta Retradio persistas en sia laboro.

La danĝera libera fluo de informoj The dangerous free flow of information