×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kundividi suferon

Kundividi suferon

Kundividitaj spertoj estas perceptataj pli intense: Io bona ankoraŭ pliboniĝas, io malbona pli malboniĝas. Tiucele eĉ ne vortoj estas bezonataj.

Proverbo diras: "Kundividita sufero estas duona sufero". Ĉu tio estas vero? Tute ne, male. Tiu proverbo bezonas renovigon kaj estonte devos teksti jene: "Kundividita sufero estas duobla sufero. Eble pri tio konsentos tri psikologoj de la Yale-universitato en Usono. Ili raportas en interreta faka revuo ke spertoj kaj travivaĵoj estas perceptataj pli intense, se ili estas kundividitaj kun aliaj homoj. Tio validas en pozitiva senco same kiel en negativa senco: Agrablan aferon kundividi kun alia homo donas al tiu travivaĵo aldonan brilon. Kaj amaran okazaĵon estonte oni plej bone eltenu sola. La ĉeesto de samsortano krome plifortigus la suferon.

Ĉu ĉio estas klara? Nu, ĉi tie sekvas la parto de la novaĵo kiu argumentas kontraŭ la tezo pri la sufero, kiu duobliĝas per la kundivido. La psikologoj nome eksplicite interesiĝis pri spertoj kiujn homoj ja kune travivas, sed pri kiuj ili interkomunikas por ekzemple konsoli la alian. Tiu demando tuŝas la ĉiutagon pli forte ol oni unue povus kredi. En multaj situacioj homoj kundividas impresojn kun aliaj, sen rekte komuniki pri tio, skribas la psikologoj. Ekzemple la vizito de koncerto prezentas komunan travivaĵon ĉe kiu dum la aŭskultado ne devige oni interkomunikas kun aliaj homoj. Ankaŭ en muzeo plej ofte ne okazas multe da komunikado, dum oni preterpasas kun aliaj vizitantoj la montratajn objektojn aŭ pentraĵojn.

Jam la scio pri tio ke oni kundividas sperton kun aliaj ŝajnas plifortigi tiun sperton. La ĉefaŭtorino de la studaĵo esploris tion per gustumadoj de ĉokolado. La testantoj devis gustumi - kun aŭ sen aliaj homoj - delikatan kaj nekonsumeblan amaran variantojn. Se du testantoj manĝis de la sama ĉokolado, tio plifortigis la pozitivan prijuĝon pri la gusto de la ĉokolado. La samo validis por la ekstreme amara varianto: Se du testantoj gustumis ĝin, ili perceptis la guston kiel ankoraŭ pli abomena ol se nur unuopa homo mordis en pecon de tiu ĉokolado. Restas tamen necerteco pri tio ĉu la sufero mildiĝis se la testantoj interkomunikis kaj kundividis sian suferon.

Kundividi suferon To share suffering