×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kulturoj de rizo kaj tritiko

Kulturoj de rizo kaj tritiko

La agrikulturo karakterizas la tutan kulturon: Kie oni plantas tritikon, tie prosperas individuismo, rizo aliflanke akcelas kolektivismon. Tio montriĝas ĝuste en Ĉinio.

Kiom granda vi estas kompare kun aliaj, aŭ pli precize: Kiom granda vi taksas vin? Tio plene dependas de tio kie vi vivas aŭ de kie vi devenas. Se tio estas okcidenta industria ŝtato, tiam vi apartenas al la kulturo de la okcidentaj, edukitaj, industriaj, riĉaj, demokratiaj homoj. Kaj ties sintaksado estas vere frapa. Tion montris testo kiun Shinobu Kitayama de la universitato de Miĉigano estis elpensinta en la jaro 2009: Ĉe tiu testo la partoprenantoj estas petataj fari skizon sur paperfolio pri si mem kaj pri la reto de geamikoj. Ĉiu koncerna persono estas markita per cirklo.

Kaj pri tiu cirklo vere temas: La cirkloj por la geamikoj en la koncernaj landoj - Usono, Britio, Germanio, Japanio - estis proksimume same grandaj, nome ili mezuris 21 aŭ 22 milimetrojn. Sed la cirkloj por la propra personeco ege malsamis: La usonanoj ege pligrandigis sin (27,13 mm), dum la japanoj malgrandigis sin (22,3 mm). Germanoj kaj britoj situis inter ambaŭ. Per tio unu el la grandaj diferencoj inter okcidentaj kaj orientaj kulturoj estas markita: La okcidentaj kulturoj emfazas la individuon kaj tiel ankaŭ perceptas la mondon, la rigardo direktiĝas al unuopaj objektoj kaj analizis ilin kaj iliajn kuntekstojn. La orientaj kulturoj tendencas percepti la tuton kaj ĝiajn rilatojn. Tio validas ankaŭ por la socia vivo, la unuopaj homoj emas reteni sin. De kie ĉio tio originas?

La respondo estas, ke la antaŭaj generacioj en oriento preferis planti rizon kaj tiuj en okcidento preferis planti tritikon. Tio almenaŭ estas la plej nova propono pri ekspliko de la fenomeno. Usona kulturpsikologo kiu en sia antaŭa profesio kiel instruisto pri angla lingvo vivis en Ĉinio, foje en la nordo, foje en la sudo, rimarkis ke la klasika malsameco inter okcidento kaj oriento aperas ankaŭ en Ĉinio mem. Estas malsameco inter nordo kaj sudo kaj la limo inter ambaŭ estas la riverego Jangtse: En la sudo regas la rizo, en la nordo la tritiko. Tio karakterizas la vivon kaj la kulturon de la kamparanoj: La kultivado de rizo, precipe sur inunditaj kampoj, postulas la duoblan tempon ol la kultivado de tritiko, kaj la necesajn irigaciajn instalaĵojn ĉiukaze nur komunumo povas konstrui kaj mastrumi. Tritikon ĉiu povas semi kaj rikolti por si mem, tio estas jam skribita en ĉina manlibro por kamparanoj el la 16-a jarcento: "Kiu havas nur malmultajn kunlaborantojn, tiu semu tritikon. " Tial la nordo de Ĉinio havas okcidentecan kulturon: estas pli da divorcoj, sed ankaŭ pli da inventoj, kaj pli da patentoj registriĝas. En la testo de Kitayama la homoj el la tritikaj provincoj pligrandigis sin, dum la homoj el la rizaj provincoj malgrandigis sin. Kaj tio eĉ validis por malgrandaj areoj, eĉ en unuopaj provincoj tra kiuj fluas la Jangtse. Ĉe ambaŭ ĝiaj riverbordoj regas malsamaj kulturoj, sur la kampoj kaj en la kapoj.

Kiel longe ili ankoraŭ regos? La testpersonoj ne estis kamparanoj, sed studentoj kiuj devenis el la koncernaj regionoj. Sed kulturo ne tiel rapide eliras el la kapoj. Kulturo fariĝas tradicio ankaŭ se la agrikulturo ne plu ludas tiel gravan rolon por la vivo de la homoj.

Kulturoj de rizo kaj tritiko Cultures of rice and wheat