×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kontraŭkoncipa injekto kostos nur unu dolaron

Kontraŭkoncipa injekto kostos nur unu dolaron

La procentaĵo de nedezirataj gravedecoj en evolulandoj estas aparte alta. La surviva ŝanco por patrino kaj infano konsiderinde malaltiĝas se la bebo ne alvenas laŭplane. Kontraŭkoncipa injekto nun celas esti rimedo por forigi tiun malbonstaton - kaj ĝi apenaŭ kostos monon.

Injektebla kontraŭkoncipilo celas malebligi nedeziratajn gravedecojn en la 69 plej malriĉaj landoj de la mondo kaj tio eblos je minimumaj kostoj. La preparaĵo kun la nomo "Sayana Press" estis disvolvita de la farmaceŭtika konzerno Pfizer kunlabore kun la fondaĵo de la fondinto de Mikrosofto Bill Gates kaj la bonfara "Infana investfondusa fondaĵo". Helporganizoj jam baldaŭ povos akiri la medikamenton je la prezo de unu usona dolaro kaj disdoni ĝin aŭ senpage aŭ je reduktita prezo al virinoj en evolulandoj. La preparaĵo laŭ la indikoj malebligas la ovulacion kaj restas efika dum almenaŭ 13 semajnoj. Pilotprojekto kun la unufojaj injektiloj kiu en pluraj afrikaj landoj jam funkcias, sekve estos plivastigata al la 69 plej malriĉaj landoj de la mondo.

Pfizer indikas nedeziratajn kromefikojn de la medikamento. Unu el tiuj kromefikoj estas precipe la malpliiĝanta denseco de la ostoj. Aliflanke la medikamento "Sayana Press" laŭcele efike malebligos gravedecojn kaj tiel ebligos planadon de la familio. "Se virinoj povas plani kiam ili deziras havi infanon, ili havas pli altajn survivoŝancojn dum la gravedeco kaj ĉe la nasko, kaj ili ricevas pli sanajn infanojn", klarigas respondeculo de la Gates-fondaĵo. Laŭ taksoj ĉirkaŭ 200 milionoj da virinoj en evolulandoj ne havas aliron al kontraŭkoncipiloj kvankam ili estus pretaj apliki tiujn rimedojn. Laŭ tio okazas ĉiujare ĝis 75 milionoj da nedezirataj gravedecoj el kiuj multaj sekvas en nur tre malgranda tempa distanco al la antaŭa nasko - kaj tiel endanĝerigas la vivon de la patrino kaj de la infano.

La helporganizo "Savu la infanojn" taksas ke ĉe pli bona familia planado eblos preventi ĉirkaŭ 100.000 kazojn de morto dum aŭ post la nasko de infanoj. En la plej malriĉaj landoj tio estas la plej ofta kaŭzo de morto en la aĝogrupo de la 15- ĝis 19-jarulinoj.

Kontraŭkoncipa injekto kostos nur unu dolaron Eine Verhütungsspritze kostet nur einen Dollar A contraceptive injection will cost only one dollar Противозачаточная инъекция будет стоить всего один доллар